Enrico Forlanini (13-an de decembro 1848 en Milano - 9-an de oktobro 1930 samloke) estis itala inĝeniero, inventisto kaj aviada pioniro.

Enrico Forlanini
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1848 (1848-12-13)
en Milano
Morto 9-an de oktobro 1930 (1930-10-09) (81-jaraĝa)
en Milano
Tombo monumenta tombejo de Milano
Ŝtataneco Reĝlando ItalioReĝlando Lombardujo-Venetio
Alma mater Politekniko de Milano
Familio
Frat(in)o Carlo Forlanini
Okupo
Okupo aerokosma inĝeniero • entreprenistoinventistopiloto
vdr

Biografio redakti

 
Helikoptero de Enrico Forlanini
 
 
Flugila boato de Forlanini, ĉ. 1910 sur Lago Maggiore

Lia patro (Federico) estis ĉefkuracisto de Milana hospitalo. Pli aĝa frato de Enrico estis Carlo Forlanini (1847-1918) kiu laboris same kiel kuracisto kaj estis dufoje nomumita al Nobel-premio pro siaj laboroj pri spirvojaj kaj pulmaj malsaniĝoj.

Enrico Forlanini ĉeestis la militistan akademion en Torino kaj iĝis en 1868 pionira oficiro. Li komencis en 1870 eksperimentojn en kazerno en Casale Monferrato, pri helicoj. Li ricevis libertempon de la itala armeo en 1874 kaj ekstudis en la la Milana Politekniko, kie li faris inĝenieran studadon. Li devis reiri al la armeo en 1876, sed li pludaŭrigis siajn eksperimentojn.

Li konstruis en 1877 senhoman helikopteron kun vaporpelado. Somere de tiu jaro, li ekprovis tiun flugaparaton en publika parko en Milano. La modela helikoptero kun du rotoroj flugis ĉ. 20 sekundojn kaj atingis alton de ĝis 13 metroj. Tion sekvis pliaj senhomaj helicaj avioj, inter ili modelo, kiu havis la vaporventilojn ĉe la rotorfinoj. Forlanini evoluigis por tiuj precipe malpezajn vapormaŝinojn.

Post kiam Forlanini rezignis tute pri militista kariero kaj forlasis la armeon, li laboris kiel inĝeniero ĉe entrepreno en Forlí, kies posedanto li iĝis en 1895 kaj ties sidejon translokis al Milano. Tie konstruis li por siaj eksperimentoj ankaŭ ventokanalon.

Forlanini konstruis de 1901 ĝis 1909 sian unuan aerŝipon (unua flugo okazis la 2-an de julio 1909), kiun li nomumis laŭ Leonardo da Vinci. Tiun sekvis ĝis fino de la unua mondmilito kvin pliaj aerŝipoj por la armeo.

Tuj post la jarcenta turniĝo, Forlanini okupiĝis ankaŭ pri evoluigo de flugboatoj. El tiuj esploroj naskiĝis la unua apogflugila boato, kies unua inventisto estas li.

Ĝis la morto en 1930, li agadis kiel esploristo kaj konstruisto en la aviada branĉo kaj en la mekanika industrio. Oni nomumis post li en 1937 la Flughavenon Milan Linate.