Enrico de Nicola

1-a prezidento de Italio

Enrico DE NICOLA ([enriko denikola] ; naskiĝis la 9-an de novembro 1877 en Napolo, mortis la 1-an de oktobro 1959 en Torre del Greco) estis itala politikisto, ĵurnalisto kaj advokato.

Enrico de Nicola
Persona informo
Enrico De Nicola
Naskiĝo 9-an de novembro 1877 (1877-11-09)
en Napolo
Morto 1-an de oktobro 1959 (1959-10-01) (81-jaraĝa)
en Torre del Greco
Tombo Cemetery of Poggioreale, Naples vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Napolo • Liceo Statale Antonio Genovesi vd
Partio Itala Liberala Partio vd
Subskribo Enrico de Nicola
Profesio
Okupo politikistoadvokatojuĝistoĵurnalisto vd
Aktiva en Romo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel "provizora ŝtatestro" en 194648, li du jarojn estis fakte la unua prezidento de la Itala Respubliko.

De la 26-a de junio 1920 ĝis la 26-a de januaro 1924 li estis prezidanto de la deputitaro kaj en 1951/52 prezidanto de la senato.

De Nicola emis al modesteco, kio igis lin prudenta kaj hezitema pri decidoj.