Enrique MORENTE Cotelo (Granado, 25a de decembro 1942-Madrido, 13a de decembro 2010) estis hispana kantisto, konsiderita kiel unu el la grandaj plinovigantoj de flamenko. Li estis patro de la kantistino Estrella Morente.

Enrique Morente
Persona informo
Naskonomo José Enrique Morente Cotelo
Naskiĝo 25-an de decembro 1942 (1942-12-25)
en Granado
Morto 13-an de decembro 2010 (2010-12-13) (67-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo kirurgiaj komplikaĵoj
Tombo Cementerio de San José
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infanoj Estrella Morente • Soleá Morente • Kiki Morente
Okupo
Okupo komponistokantoverkisto • cantaor • kantotekstisto • kantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.enriquemorente.com
vdr

Li ekkantis tre juna en la 1960-aj jaroj kaj en 1964 li saltis al la profesieco dungita de la Baleto de Mariemma, kun kiu li kantis en la hispana prezento de la Monda Foiro de Novjorko kaj en la hispana ambasadejo en Vaŝingtono. Poste li partoprenis en sia unua festivalo de flamenko en Kordovo, kie ludis la jena artistaro: Enrique Morente kun Juan Talega, Fernanda kaj Bernarda de Utrera, Gaspar de Utrera, Tomás Torre kaj Antonio Mairena. Poste li turneis tra Granda Britio, Germanio, Nederlando, Svisio, Belgio, Japanio kaj Italio.

Lia unua disko aperis en 1967 sub la titolo "Cante Flamenco", en kiu li estis aompanata de Félix de Utrera, en la diskeldonejo Hispavox. En postaj jaroj li formis duopon kun fama gitaristo Manolo Sanlúcar, kiu turneis tra la tuta mondo. En la 1980-aj jaroj enmodiĝis duopajn kunkoncertojn kaj tiel li kunkantis foje ekzemple kun Camarón de la Isla. Ekde la 1990-aj jaroj li kunlaboris kun tre diversaj muzikistoj, kantistoj, orkestroj kaj muzikaj ensembloj en diversaj kulturaj kaj spektaklaj projektoj por festivaloj, teatro ktp.

Studidiskoj redakti

  • Cante flamenco (Hispavox, 1967)
  • Cantes antiguos del flamenco (Hispavox, 1968)
  • Homenaje flamenco a Miguel Hernández (Hispavox, 1971)
  • Se hace camino al andar (Hispavox, 1975)
  • Homenaje a don Antonio Chacón (Hispavox, 1977)
  • Despegando (CBS, 1977)
  • Sacromonte (Zafiro, 1982)
  • Cruz y luna (Zafiro, 1983)
  • Nueva York-Granada, kun Sabicas (BMG Ariola, 1990)
  • Misa flamenca (BMG Ariola, 1991)
  • Negra, si tú supieras (Nuevos Medios, 1992)
  • Alegro, soleá y fantasía de cante jondo (Discos Probeticos, 1995)
  • Omega (Discos Probeticos, 1996)
  • Lorca (Virgin, 1998)
  • El pequeño reloj (EMI Odeón, 2003)
  • Sueña la Alhambra (EMI, 2005)
  • Las mil y una noches (Centro Atlántico de Arte Moderno, 2006)
  • Pablo de Málaga (Discos Probeticos, 2008)
  • Llanto por Ignacio Sánchez Mejías (Patronato Cultural Federico García Lorca, 2010)
  • El barbero de Picasso (2011)