Entalpio de vaporigo

Entalpio de vaporigo, aŭ latenta varmovaporigovaporiga entalpio, estas la varmo necesa por transformi certan kvanton da substanco el la likva al la gasa stato sub certa premo (ofte atmosfera premo, ankaŭ en STP).

Ĝi ofte mezuratas sub la normala bolpunkto de iu substanco. Kvankam la valoroj prezentataj ordinare korektiĝas al 298 K, la korekto kutime estas pli malgranda ol la necerteco de la mezurita valoro.

La entalpio de vaporigo estas temperaturo-dependa, kvankam konstantan varmon de vaporigo oni povas dedukti por etaj temperaturaj rangoj kaj por reduktita temperaturo Tr<<1.0. La entalpio de vaporigo malpliiĝas laŭgrade kiel la temperaturo plialtiĝas kaj ĝi komplete nuliĝas ĉe la krita temperaturo (Tr=1), ĉar supra ol la krita temperaturo la fazoj likvaj kaj gasaj ne plu ekzistas, ĉar la substanco estas ia superkrita fluidaĵo.

La valorunuoj kutime stariĝas en J/molo aŭ kJ/molo (egalvaloranta al unu molo da entalpio de vaporigo), kvankam kJ/kg aŭ J/g (specifa varmo de vaporigo), kaj pli antikvaj unuoj kiel kcal/mol, cal/g kaj Btu/lb kelkfoje uzatas, interalie.

Entalpio de vaporigo de la kemiaj elementoj redakti

Elemento ΔbH0 (kJ/mol)
Aktinio n/a
Aluminio 293,4
Antimono 77,14
Arĝento 250,58
Argono 6,447
Arseno 34,76
Astato 114
Bario 142
Berilio 292,40
Bismuto 104,8
Boro 489,7
Bromo 15,438
Cerio 414
Cezio 67,74
Fero 349,6
Fluoro 3,2698
Fosforo 12,129
Galiumo 258,7
Germaniumo 330,9
Hafnio 575
Hidrargo 59,229
Hidrogeno 0,44936
Indio 231,5
Iridio 604
Itrio 363
Elemento ΔbH0 (kJ/mol)
Jodo 20,752
Kadmio 100
Kalcio 153,6
Kalio 79,87
Karbono 355,8
Kloro 10,2
Kobalto 376,5
Kriptono 9,029
Kromo 344,3
Ksenono 12,636
Kupro 300,3
Lantano 414
Litio 145,92
Magnezio 127,4
Mangano 226
Molibdeno 598
Natrio 96,96
Neono 1,7326
Neptunio n/a
Nikelo 370,4
Niobio 696,6
Nitrogeno 2,7928
Oksigeno 3,4099
Oro 334,4
Osmio 627,6
Elemento ΔbH0 (kJ/mol)
Paladio 357
Plateno 510
Plumbo 177,7
Polonio 60,1
Radono 16,4
Renio 715
Rodio 493
Rubidio 72,216
Rutenio 595
Seleno 26,3
Silicio 384,22
Skandio 314,2
Stano 295,8
Stroncio 144
Sulfuro 1,7175
Talio 164,1
Tantalo 743
Teknecio 660
Teluro 52,55
Titano 421
Torio 514,4
Vanado 452
Volframo 824
Zinko 115,3
Zirkonio 58,2