Entamoeba histolytica

Entamoeba histolytica estas anaeroba parazita protozoo kun formo de amebo, kiel ĝia nomo indikas, ene de la genro Entamoeba. Estas patogena kaj por homoj kaj por kanisedoj, kaŭzante amebiazon inklude ameban kojliton kaj hepatan absceson. La infekto per E. histolytica povas disvolviĝi sensimptome aŭ povas produkti kelkajn de la menciitaj malsanoj. La plej parto de infektoj produktitaj estas sensimptomaj, sed kiam okazas invadaj infektoj, tiuj okazigas tre gravajn konsekvencojn por la gastiganto. Por ekzemplo, la ameba kojlito estas unu de la ĉefaj kaŭzoj de diareo en la mondo, ĉefe en evoluiĝantaj landoj kie ĝi estas la 15a plej ĉefa kaŭzo de diareo dum la unuaj du vivojaroj. Krome, tiu patogeno okazigis ankaŭ eksterintestajn infektojn, ĉefe hepatajn abscesojn, kio siavice okazigis komplikojn multe pli gravajn kiuj povas eĉ iĝi mortiga. Pro tio, kaj pro ties facileco de disvastiĝo kaj kontaĝo, ĝi estas klasita ene de la kategorio B de patogeno de prioritato de biodefendo fare de la National Institute of Allergy and Infectious Diseases (NIAID).[1][2]

Notoj redakti

  1. Shirley, Debbie-Ann T; Farr, Laura; Watanabe, Koji; Moonah, Shannon (1a de julio 2018). «A Review of the Global Burden, New Diagnostics, and Current Therapeutics for Amebiasis». Open Forum Infectious Diseases 5 (7). ISSN 2328-8957. doi:10.1093/ofid/ofy161. Konsultita la 29an de julio 2020.
  2. Kantor, Micaella; Abrantes, Anarella; Estevez, Andrea; Schiller, Alan; Torrent, Jose; Gascon, Jose; Hernandez, Robert; Ochner, Christopher (2a de decembro 2018). «Entamoeba Histolytica: Updates in Clinical Manifestation, Pathogenesis, and Vaccine Development». Canadian Journal of Gastroenterology and Hepatology 2018: 1-6. ISSN 2291-2789. doi:10.1155/2018/4601420. Konsultita la 29an de julio 2020.