Entaso (de la latina entasis kaj tiu de la greka εντείνω, enteino, "tensio", de εν kaj τείνω, "tensiigi")​ estas zono de la greka kolono de dorika ordo kies sekco havas pli grandan diametron. La celo de la entaso estas havigi pli fortan estetikan kaj vidan impreson, ĉar ĝi donas pli da harmonio al la fusto kaj okazigas impreson de pli granda svelteco al la kolonaro.

Diagramo de korinta kolono kiu montras videblan entason en "D".

Laŭ Francisko Azorín Entaso estas Dikdiferenco inter la supra k. la malsupra parto de kolona fusto.[1] Kaj li indikas etimologion el greka entasis, kaj de tie la latina entasis.[2]

Priskribo redakti

 
Unua dorika templo de Hera, konita kiel la Baziliko, en Paestum (ĉ. 540 a.K.).

La fusto de la grekaj kolonoj ne estis desegnita laŭ konstanta sekco (dikeco), sed ĝi pligrandiĝis el la kapitelo al la centra parto, kaj malpligrandiĝis ĝis la bazo. Tiele, la kolono montras dikigon (plilarĝigon) en zono situa ĉirkaŭ la mezo de la fusto aŭ en la malsupra duono. La entaso limigas tiele du partojn en la fusto, unu malsupra kiu nomiĝas imoskapo, kaj alia malsupra nomita sumoskapo. Ĝenerale oni pligrandigis laŭ tridek-ono de la malsupra diametro.[3]

La serĉo de la ideala beleco en la greka mondo, okazigis klopodojn korekti la optikajn iluziojn rezultitajn el kontemplado de la temploj deproksime, aŭ el la malproksimeco (por ekzemplo el la maro), ĉar por la observanto, ju malpli da distanco, des pli vidas la kolonojn kaj la vertikalajn liniojn malĝuste, ĉar ili aspektas nek rektaj nek paralelaj. La entaso «korektas» favore tiun impreson.

Tiu intenca distordo aŭ rafinado de la kolonoj estis ankaŭ reenmetita en la Renesanca arkitekturo fare de Andrea Palladio.

La entaso estis ofte ankaŭ elemento karaktera en muregoj kaj pordoj de duobla fosto de la inkaa arkitekturo, kie same ĝi funkciis por malhelpi la optikan iluzion ke la pordoj ŝajnas pli mallarĝaj en la centro de ĝis deklivo ol ili vere estas.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Fatás, Guillermo y Borrás, Gonzalo M. Diccionario de términos de arte y arqueología. Guara Editorial. Zaragoza, 1980. ISBN 84-85303-29-6.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 66.
  2. Azorín, samloke.
  3. Paniagua, José Ramón (1990). Vocabulario básico de arquitectura. Madrid: Ediciones Cátedra. p. 142. ISBN 84-376-0134-7.
  4. Protzen, Jean-Pierre. "Inca Architecture" en The Inca World, Laura Laurencich Minelli (eld). University of Oklahoma Press, 2000, pp. 196-197.