Entento

apartigilo

Entento signifas amikan kontrakton inter regnoj.

La Kora Entento (nomata france Entente cordiale) estis subskribita la 8-an de aprilo 1904 inter Britio kaj Francio, kaj regulis la koloniajn demandojn, t.e. diversajn disputojn inter la du potencoj rilate al ilia influo kaj regivo en partoj de iliaj koloniaj imperioj inkluzive de Egiptio, Maroko, Madagaskaro, Kanado, Siamo kaj Afriko ĝenerale. La interkonsento signalis la finon de jarcentoj de malamikeco inter la du landoj.

Tiuj interkonsentoj iĝis la bazo de la Triopa Entento kun la Rusa Imperio, kiam en 1908 kun la aniĝo de Rusio, la Kora Entento pligrandiĝis formante la Triopan Ententon. Tiu Triopa Entento estis la opozicio al la centraj potencoj en la unua mondmilito.

En 1920 formiĝis la Malgranda Entento inter Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj Rumanio kontraŭ Hungario.

Ankaŭ vidu redakti

Eksteraj ligiloj redakti