Entombigisto

persono kiu fosas tombojn en la tombejo

EnterigistoEntombigisto estas homo, kiu provizas servojn por la prizorgado de la entombigo de mortintoj kaj traktas iliajn kadavrojn laŭ higienaj kaj medicinaj gvidlinioj, sed ankaŭ religiaj kaj kulturaj. La enterigistoj kaj funebraj direktoroj ankaŭ prizorgas la parencojn de la mortinto. En kelkaj kulturoj ekzistas distingo inter la persono fosanta la tombojn, kaj tiu kiu faras la entombigon, malsuprenirigas la ĉerkon, aŭ laŭ aliaj kulturoj la kadavron mem, en la tombon. La preciza rolo de la enterigisto varias de kulturo al kulturo. En kelkaj okcidentaj kulturoj, ekzemple, estas kutime ŝminkigi la mortintojn kaj prezenti ilin al la funebrantoj antaŭ entombigo. Aliaj kulturoj emas publike kaj rite bruligi la kadavrojn.

Enterigisto en tombejo en Sarajevo kun ŝoveliloj, liaj laboriloj.
Funebraj direktoroj veturantaj ĉerkveturilon en funebra procesio
La prepariloj de mortisto, Muzeo de Funebra Dogano, Springfield, Ilinojso

Dum la antikveco kaj la mezepoko la profesio estis traktita kiel "malrespekta" kaj "malhonesta", kaj socie, homoj el la malsuperaj klasoj laboris en ĝi. Ekzistas kultura referenco al la enterigisto ankaŭ kiel metaforo, persono kiu kaŭzas iun detruon.

En kulturo estas multaj referencoj al enterigistoj - en multaj kazoj, kiel en "Hamleto" de Ŝekspiro, la verkisto metis referencojn al morto en la alparoloj de liaj roluloj. Je la komenco de la 21-a jarcento, la dramserio "Ses futojn sub tero" temigas familion prizorganta funebran domon, kaj la filmo "Life.After" de 2009 temigas la tagperiodo inter morto kaj entombigo mem, dum kiuj la korpo estas pretita por eterna ripozo.

En spektakla luktado, estas konata la rolulo de The Undertaker (angle La Enterigisto), interpretita de Mark Callaway, kiu prezentas timiga luktiston kaj baziĝas sur motivoj de entombigo, morto, gotiko kaj supernatura teruro. La Enterigisto estas konsiderita unu el la plej bonaj kaj plej respektataj luktistoj en la historio de la industrio.

Eksteraj ligiloj redakti