Enugu

metropola urbo en la sudo de Niĝerio

Enugu estas metropola urbo en la sudo de Niĝerio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma ŝtato Enugu[2]. Laŭ oficiala proksimumado de marto 2022 en la urbego (dividita al tri administraj areoj: orienta, norda kaj suda) vivis 1 029 400 loĝantoj sur areo de 557 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 1 848 loĝantoj/km².[1] Laŭ la censo de marto 2006 tiam estis sume 717 291.[1]

Enugu
urbo • urbego • setlejo
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Niĝerio
Ŝtato Ŝtato Enugu
Fondita 1912
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 029 400  (marto 2022)[1]
Loĝdenso 1 848 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 26′ N, 7° 29′ O (mapo)6.43333333333337.4833333333333Koordinatoj: 6° 26′ N, 7° 29′ O (mapo)
Alto 221 m
Areo 557 km² (55 700 ha)
Horzono +1
Enugu (Niĝerio)
Enugu (Niĝerio)
DEC
Enugu
Enugu
Situo de Enugu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Enugu [+]
vdr

En la proksimeco oni trovis feroercojn kaj karbojn.

Klimato redakti

Enugu situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 23-26 °C. Jare pluvas 1773 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en septembro kaj malkulminas en decembro.

Historio redakti

En 1967-1970 jaroj Enugu estis ĉefurbo de Biafro.

Referencoj redakti

- listaj informoj pri sunleviĝoj kaj sunsubiroj en la retejo gaisma.com (angle)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti