La rivero Enz [ENC] situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Laŭ ĝi nomatas la distrikto Enz en la federacia lando. Ĝi fontas en la komunumo Seewald en la norda parto de la montara pejzaĝo Nigra Arbaro, kaj ĉe Besigheim fluas en la riveron Neckar. Laŭ la tradicia nomigo ĝi longas 105 kilometrojn, inkluzive de fonta rojo Poppelbach. Tamen, nekutime, ĝia dekstra alflua rivero Nagold, kiu enfluas ĝin en la urbo Pforzheim ĉe ĝia elirejo el la Nigra Arbaro, antaŭ la kunfluejo preskaŭ duoble longas kiel la rivero ĝis tie nomata "Enz", kaj ankaŭ havas duoble multan akvon ol la alia rivero. Tial el hidrografia kalkulo kiel la ĉefa vojo de la rivera sistemo "Enz" devus kalkuliĝi la rivero Nagold ĝis la kunfluejo en Pforzheim, kaj la komuna rivero Enz de tiam ĝis la enfluo en la riveron Neckar. Laŭ tiu kalkulo la rivera sistemo "Enz" estus 149 kilometrojn longa, kaj el la alfluaj riveroj de la rivero Neckar estus la tria plej longa, post la riveraj sistemoj Kocher kaj Jagst.

Enz
la rivero (antaŭe) enfluas la riveron Neckar
rivero
Bazaj informoj
Longeco 105 km (inkluzive de la rojo Poppelbach; tra la flua vojo de la rivero Nagold  (vidu tekste) ĉ. 149
Fluo
Fonto en la komunumo Seewald en la norda parto de la montara pejzaĝo Nigra Arbaro
- Alteco super marnivelo 822 m
Enfluejo ĉe Besigheim en la riveron Neckar
- Alteco 170 m
Altecodiferenco 652 m
Geografio
Map
vdr
en la kuracloka parko de la komunumo Bad Wildbad.

Alfluantoj redakti