Epejo (helene Ἐπειός, latine Epeus) estis en la helena mitologio partoprenanto de la Troja Milito, aŭtoro kaj kreinto de Troja ĉevalo (mitologio).

Epejo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Panopeus
vdr

Kiam ankoraŭ en la deka jaro de la Troja Milito neniu el la militantaj flankoj atingis venkon kaj jam estis oferitaj multaj batalantoj kaj eĉ grandaj militestroj, kiaj estis Patroklo, Hektoro, Aĥilo kaj Pariso, regis en la armeo diversa humoro. Unuj parolis por reveno hejmen eĉ se tio ne estos en rolo de venkinto. Alie opiniis batali ĉirkaŭ itaka reĝo Odiseo. Tiu proponis uzi ruzaĵon, se jam ĉiuj ceteraj rimedoj malsukcesis. Tiel ankaŭ okazis.

Grekoj ŝajnigos, ke la tuta armeo sen sukceso fornavigis. Lasonte post si ion nekutiman, ili decidis, ke tio estos grandega ligna ĉevalo en kies interno estos kaŝitaj batalantoj. Aliaj igos Trojanojn entiri la ĉevalon en urbon kaj poste oni malfermos pordegojn por kaŝita soldataro. Ankaŭ tiel okazis.

Konstruadon de la ĉevalo gvidis Epejo, filo de Panopeo el Focido. Li venis en la militon per tridek ŝipoj. Iam li estis nur akvoportanto, bona pugnoluktisto, sed naskiĝis kiel malkuraĝulo. Estis li tre lerta ĉarpentisto. Komencis laborojn por konstrui grandegan ĉevalon el piceaj kaj pinaj tabuloj. Laŭ iuj fontoj la ventron de la ĉevalo konstruis ili kiel ŝelon de ŝipo, kiu staris sur altaj kruroj en cilindra piedestalo. La ĉevalo estis intence pli alta ol ĉiu el urbaj pordegoj. En unu flanko de la ĉevalo estis kaŝita pordo, la dua flanko estis ornamita per eltranĉita dediĉatesto al diino Atena: „"Esperante en sekuran revenon hejmen tion ĉi donacas al la diino dankemaj Grekoj“ (Graves, kap. 167).

Odiseo intertempe elektis bravajn virojn, kiuj kaŝos sin en la ĉevalo. Tio ne estis facila tasko, ankaŭ tiuj plej kuraĝaj hezitis. Ili devis per ŝnureskalo grimpi kaj tra falpordo eniĝi en la ventron de la ĉevalo. La nombro de la viroj estas en fontoj citata tre diference, iam 23, aliam 30 aŭ 50 kaj estis dirita ankaŭ malprobablaj nombroj, ekzemple tri mil da homoj. Nomataj estas ekzemple tiuj ĉi batalantoj: Menelao, Odiseo, Diomedo, Stenelo, Akamaso, Toaso kaj Neoptolemo. Epejon mem oni devis longe konvinki, li grimpis nur kiel la lasta kaj eksidis tuj apud la pordo, ĉar li kiel unusola konis ĝian regadon.

Kiam venis la tago, Trojanoj vidis brulantan grekan tendaron, neniuj ŝipoj estis videblaj kaj sur esplanado antaŭ la urbo situis grandega ligna ĉevalo. Kaj tuj estis du opinioj - lasi ĝin, aŭ entiri en la urbon. Odisean planon subtenis Greko Sinono, kiu al Trojanoj blagis motivojn por entiri ĝin kaj aliflanke estis divenistino Kasandra, kiu asertis, ke interne de la ĉevalo estas batalantoj (sed neniu kredis al ŝi) kaj divenisto Laokoonto forte avertis kaj parolis pri malkonfido al Grekoj - Danaoj, eĉ se ili alportis donacojn - de tio ĉi devenis parolturno Danaa donaco. Neniu diveniston kredis, plie dioj sendis kontraŭ Laokoonto venenajn serpentojn, kiuj lin kaj liajn du filojn tuj mortpremis. El tio Trojanoj elsentis favoron de la dioj kaj la ĉevalon pene entiris en la urbon eĉ se pro tio ili devis malkonstrui pordegon. Post tio ili festis finon de la milito.

Kiam fine ĉio ekdormis, elsaltis la viroj el ĉevalo kaj malfermis de la urbo pordegojn, Sinono donis fajran signalon al armeo kaj ŝipoj, Grekoj furioze invadis la urbon, bruligis kaj murdis kaj kiam venis nova mateno, estis Trojo detruita bruliginta urbo. La milito finiĝis.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Epeios en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti