Monda heredaĵo de UNESKO

Epidaŭro (antikve-greke Ἐπίδαυρος [ePIdaŭros], latine Epidaurus) estas la plej signifa antikva kultejo por la kuraca dio Asklepio en Grekio. Ĝi situas sur la preskaŭinsulo Peloponezo, en la regiono Argolando proksimume 30 kilometrojn de la urbo Nafplio kaj proksimume 13 kilometrojn de la urbo Arĥaia Epidavros (antaŭe Palea Epidavros).

Epidaŭro
antikva urbo • arkeologia lokopoliso [+]

LandoGrekio
Administra regionoPeloponezo

Koordinatoj37° 35′ 52″ N, 23° 4′ 28″ O (mapo)37.59777777777823.074444444444Koordinatoj: 37° 35′ 52″ N, 23° 4′ 28″ O (mapo)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo21054 [+]
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoSanctuary of Asklepios at Epidaurus
Tipo de heredaĵokultura
Jaro1988 (12)
Numero491
Areo13,94 km² (1 393,8 ha)
Bufra areo33,86 km² (3 386,4 ha)
RegionoEŭropo
Kriterioji, ii, iii, iv, vi

Epidaŭro (Grekio)
Epidaŭro (Grekio)
DEC
Epidaŭro
Epidaŭro
Map
Epidaŭro
Vikimedia Komunejo:  Epidaurus [+]
vdr

Historio redakti

 
Asklepio, la dio de kuracado

La plej fruaj spuroj de homa loĝado en la regiono de Epidaŭro datiĝas de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo, sur monteto proksimume 2 kilometrojn for de la posta helena kultejo. Dum la 7-a jarcento a.K. ĉi-tie ekestis la unua kultejo, kie adoriĝis la dio Apolono Maleatas. La simpla templo poste ampleksiĝis per kolonaro, cisterno, fontano kaj bieno. Ĝis la 5-a jarcento post Kristo tiu arkaika kultejo uziĝis, kvankam jam dum la 1-a jarmilo a.K. en la ebenaĵo de Epidaŭro ekadoriĝis la kuraca dio Asklepio, kies kulto iĝis ege populara.

En Epidaŭro mem ankaŭ komence estis sanktejo de la dio Apolono Maleatas. Ekde la 5-a jarcento antaŭ Kristo la dio Asklepio ekadoriĝis flanke de lia mitologia patro Apolono. La kulto de Asklepio pli kaj pli logis pilgrimantojn al Epidaŭro. Laŭ la helena mitologio Asklepio naskiĝis ĉi-tie. Tamen ankaŭ estis aliaj lokoj en antikva Grekio, kiuj pledis tiun honoron por si, ekzemple Trikala en Tesalio.

La kulto de Asklepio en Epidaŭro iĝis pli populara supozeble pro la epidemio de pesto en la urbo Ateno, kiam konstruiĝis sanktejo de Asklepio flanke de la Akropolo de Ateno, konatigante la dion inter la atenanoj. La epidaŭranoj lerte varbis por sia kultejo kaj sekve dum la 5-a kaj 4-a jarcentoj antaŭ Kristo la kultejo de Epidaŭro iĝis tre ofte vizitata kaj tre riĉa. Pro la populareco iom post iom en multaj urboj de la antikva epoko ekestis pluaj sanktejoj de Asklepio, ekzemple en Ateno, PergamonoRomo.

Dum la Peloponeza Milito kaj dum la sekvaj jardekoj Epidaŭro batalis kiel aliancano de Sparto. Dum la 1-a jarcento la loko plurfoje estis elrabita de piratoj, sed pli detrua ol tiuj atakoj estis la prirabo de la sanktejo fare de romia legio de la armeestro Lucio Kornelio Sulao ĉirkaŭ la jaro 85 a.K.. La armeestro al siaj soldatoj disdonis multajn kultaĵojn kaj valorajn oferdonaĵojn. Tamen ankaŭ dum la epoko de la romia regado en Grekio la loko restis tre ŝatata, kiel atestas ekzemple teksto de la geografia verkisto Strabono. La romianoj rekonstruis la sanktejon, kaj precipe dum la 2-a jarcento post Kristo ekestis multaj novaj templaj konstruaĵoj.

Fine de la 4-a jarcento ree okazis ampleksa detruo. La gotoj neniigis grandajn partojn de la kultejo. Iuj partoj poste iom post iom rekonstruiĝis, sed aparte la impona teatrejo dum multaj jarcentoj restis komplete kovrita sub ruinaĵoj kaj plantoj, kaj tial povis esti elfosata preskaŭ nedifektite dum la 19-a jarcento.

Kiam dum la 5-a jarcento amase disvastiĝis la kristanismo en la Romia kaj poste Bizanca Imperioj, la antikvaj kultejoj pli kaj pli perdis signifon. Tia evoluo ankaŭ koncernis la sanktejon de Epidaŭro. Dum la jaro 426 "oficiale" fermiĝis la sanktejo.

Aplikataj terapioj redakti

 
Parto de la sanktejo de Epidaŭro (dum aprilo 2008)

Historiistoj imagas antikvan viziton de la Asklepio-sanktejo pli malpli tiel:

  1. kulta purigo en unu el la multnombraj fontanoj aŭ en la fontanodomo,
  2. dono de ofero al Apolono,
  3. dormado en la konstruaĵo Abaton, por en sonĝo mem ekscii de la dio Asklepio, kiu terapio por si mem estos la plej taŭga. Pli poste supozeble ankaŭ uziĝis hipnoto, por malkovri la plej bonan kuracan traktadon.
  4. interparolo kun sacerdoto pri la aplikenda terapio. Povis temi pri banadoj, senstreĉigaj terapioj, sed ankaŭ pri operaciojfarmaciaj traktadoj – aŭ pri kombino el tiuj grupoj de terapioj.
  5. Por la daŭro de al terapio la paciento loĝis en ĉambro de la gastodomo.
  6. Kiel grava parto de la terapio ĉiam konsideriĝis kulturaj ofertoj. Nelaste pro tio Epidaŭro disponis pri grandaj teatro kaj biblioteko.

Ekde la 5-a jarcento antaŭ Kristo ĉiun kvaran jaron okazis ritaj sportaj, poste ankaŭ kulturaj, konkursoj en la sanktejo, kompareblaj al tiuj de Olimpio, Delfo, IsthmiaNemea, sed en iom malpli granda amplekso. La ludoj de Epidaŭro ĉiam okazis naŭ tagojn post tiuj en Isthmia.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti