Epikurismo

filozofia skolo fondita de Epikuro

Epikurismo (floris -300 al 150) estis unu el la kvin ĉefaj skoloj de greka filozofio, kiu estis fondita de Epikuro el Ateno. Epikurismo floris de la 3-a jarcento a.K. al la 2-a jarcento post Kristo. En la tiama epoko, filozofio ne estis abstrakta, intelekta ludo de profesoroj aŭ saĝuloj, sed la vera gvidilo al vivo. Tial, kvankam epikurismo estas kosmologio, ĝi ĉefe estas etiko pri vivo. Ĝi estas materiisma (sed ne ateista) filozofio, bazita sur la tre fruaj supozoj de la atoma fiziko fare de Demokrito.

Resumo redakti

La deirpunkto de la filozofio estas, ke en la mondo, en kiu ni vivas, ne estas implikiĝo de dioj, sed ĉio funkcias laŭ la naturaj leĝoj, kiujn ni pli bone esploru, ĉar koni ilin helpos nin kompreni kiel ni devus vivi. Laŭ Epikuro, la celo de vivo estas trankvileco, kiu estas atingita per la evito de doloro kaj la malevito de plezuro, precipe per la jenaj principoj:

  • Ne timu dion: la dioj ja ekzistas, laŭ Epikuro, sed ili volas vivi trankvile, tial ili ne zorgu pri homoj. En la materiismo de Epikuro, eĉ la dioj estas faritaj de atomoj (kvankam ili estas senmortaj). Ĉar la mondo nur estas atomoj moviĝantaj, ĉio okazas tute hazarde, tial nia sorto ne estas la produkto de la malbona aŭ bona volo de dioj, sed estas produkto hazarda.
  • Ne zorgu pri la morto: je morto, la animo, ankaŭ farita de atomoj, disiĝas kaj malaperas. Morto estas la manko de doloro kaj la manko de plezuro, tial ĝi ne gravas. Aldone, ĉar la animo ne estas senmorta, vi ne devas zorgi pri ia sorto post la morto, pri ia puno de la dioj.
  • La bona estas facile havebla: laŭ Epikuro, la homo povas vivi kontente sole sur "akvo kaj hordeaj kukoj".
  • La malbona estas facile elportebla: Laŭ Epikuro, malsano kaj doloro estas aŭ akra sed mallonga, aŭ longa sed malakra.

Laŭ Epikuro, la bona kaj la malbona ne estas afero de moralo, sed afero de plezuro kaj doloro. Ĉar la plezuro kaj doloro de la menso estas pli grava ol tiu de la korpo, Epikuro celis mensan plezuron -- trankvilo de la menso -- pli ol karna plezuro. Por atingi trankvilon, la virtoj de prudento, honoro kaj justeco necesas. Amikeco ankaŭ helpas, sed familio kaj politika agado malhelpas. Epikuro mem ne edziĝis kaj vivis simple kun siaj studentoj.

Epikuro konsideris en ĉiu plezuro, ke ĝi estas bona en si mem, kondiĉe ke ĝi ne kunportas pli grandajn problemojn ol la plezuro mem - kaj tiel, Epikuro instigas plenigi nian vivon per simplaj plezuroj kiel ripozo, manĝado (sed nur al sateco), distro kaj helpo al amikoj kaj parencoj, kaj lernado.

Epikura filozofio en la kunteksto de politika penso amorigis la fundamenton por la teorio de utilismo kaj tiel por la moderna koncepto de juro kaj ekonomiko:

"Justeco ne estas afero en si mem; ĝi estas nenio krom speco de traktato - pri aferoj inter homo kaj sia amiko en malsamaj lokoj kaj en malsamaj tempoj - ne damaĝu aŭ ne estu damaĝita."

Kvankam Epikuro kredis al materiismo, li kredis nek al ateismo nek al determinismo:

Ĉar la verkoj de Epikuro ne konserviĝis, la majstra verko de epikurismo, tamen, ne estas de Epikuro, sed de Lukrecio: la bela poemo De Rerum Natura (de la jaro -50).

Post Epikuro redakti

Post la morto de Epikuro, epikurismo disiĝis: unu sekto emfazis la simplan vivon de Epikuro, alia la plezuron. Sinmortigo ankaŭ fariĝis aprobita. Epikuro mem staris kontraŭ sinmortigo ĉar ĝi implikas ke la malbona ne estas facile elportebla.

Male al aliaj filozofiaj skoloj, la epikuristoj ne akceptis la ideon de vivo post morto. Ili temigis la individuon kiel individuon kaj konsideris sole lian feliĉon. Tial la epikuristoj alvokis foriri de la publika vivo, ĉar ili senigas la homon de plezuro kaj feliĉo. Ilia devizo estis: Ne timu la diojn; ne timu la morton; la bono estos atingita; estas facile elporti suferon.

La ĉefa rivalo de epikurismo estis stoikismo, kiu emfazis devon anstataŭ plezuro. Post la 1-a jarcento, epikurismo estis la filozofio de malgranda rondo, estinte preterpasita de stoikismo por la mensoj kaj koroj de filozofoj. En 529, la imperiestro Justiniano fermis la grekajn lernejojn de filozofio, inkluzive de la Ĝardeno en Ateno.

Post Justiniano, epikurismo fariĝis preskaŭ forgesata ĝis la Renesanco, kiam la antikvaj verkoj estis denove eldonitaj (Lukrecio en 1474) kaj la nova kosmologio de moderna scienco fariĝis materiisma, favorante ideojn epikurismo inter filozofoj kaj la publiko.

Esperanto redakti

En Septembro de 2016, la Societo de Amikoj de Epikuro publikigis Epitomon: Epikuraj Skribaĵoj, la unua traduko al Esperanto de la antikvaj pergamenoj de Epikuro de Samos, Filodemo de Gadara, Polistrato kaj aliaj epikuranoj, kun enkonduko kaj studgvido, por disvastigi la filozofion de feliĉo inter la samideanoj de la nuna epoko.

Famaj epikuranoj redakti

Gassendi adoptis la atoman fizikon de epikurismo sed diluis la moralon laŭ kristana gusto. La verkoj kaj studentoj de Gassendi influis je Locke, Boyle kaj Neŭtono, inter aliaj.

La romaj poetoj, Vergilio kaj Horacio estis influitaj de epikurismo, sed ne estis epikuranoj mem.

Famaj kontraŭ-epikuranoj redakti