Epistolo al Tito
La epistolo al Tito estas la 17-a libro de la nova testamento en la Biblio, la tria kaj lasta de la paŝtistaj epistoloj.
Επιστολή προς Τίτον | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko • sankta libro • epistolo • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | nekonata valoro, Paŭlo de Tarso | ||||
Lingvoj | |||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | epistolo | ||||
| |||||
Aŭtoro, loko kaj tempo redakti
Vidu sur la paĝo pri la paŝtistaj epistoloj.
Enhavo kaj strukturo redakti
La letero priskribas la taskojn de Tito, episkopo de la insulo Kreto.
Jen ebla dispozicio: [1]
- Prologo, adreso kaj saluto (Tit 1,1-4)
- La taskoj de Tito (Tit 1,5 - 3,11)
- Personaj sciigoj, saluto kaj beno (Tit 3,12-15)
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (eld.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
Teksto en Esperanto redakti
La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla
- paperforme:
- diversloke surrete:
- http://home.att.net/~novtest/56.htm Arkivigite je 2006-06-23 per la retarkivo Wayback Machine (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
- https://web.archive.org/web/20010414024403/http://www.geocities.com/kalblando/biblio/tito.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
Nova traduko de Gerrit Berveling:
Eksteraj ligiloj redakti
- teksto en la angla, araba, bulgara, ĉeĥa, dana, franca, germana, hispana, hungara, itala, kroata, nederlanda, norvega, pola, portugala, rumana, rusa, slovaka, sveda kaj turka.