Epitafo de Seikilos

La epitafo de Seikilos (antikve-greke Σεικίλος) estas fama pro tio, ke ĝi estas la plej malnova ekzemplo de plena muzika komponaĵo el kie ajn en la okcidenta mondo. Antikvan grekan melodion oni trovis ĉifrita sur tomboŝtono, apud Aidin, Turkio (ne malproksime de Efezo). Sur la tomboŝtono estis ankaŭ indiko, ke ĝin verkis unu Seikilos, por sia edzino, kiu supozeble entombiĝis tie.

Muziko redakti

Tradukite en modernan muzikan notacion, la melodio similas al jeno:

 

Vortoj redakti

Jen estas la vortoj, kiujn oni kantas kun la melodio:

Ὅσον ζῇς φαίνου
μηδὲν ὅλως σὺ λυποὺ·
πρὸς ὀλίγου ἐστὶ τὸ ζῆν.
τὸ τέλος ὁ χρόνος ἀπαιτεῖ.

Tradukite:

Dum vi vivas, brilu
kaj neniel afliktiĝu:
ĉar mallonga estas la vivo.
La aspirojn Tempo rabas.

La traduko de Antandrus estas pli libera. Retradukite en Esperanton, ĝi tekstus:

Dum vi vivas, dancu kaj kantu, ĝoju:
ĉar la vivo estas mallonga,
kaj Tempo forportas sian akiraĵon.

Dato redakti

La trovaĵon oni datigis diverse de ĉirkaŭ -200 ĝis ĉirkaŭ 100. Kvankam pli malnova okcidenta muziko kun notacio ekzistas (ekz. la Delfaj Himnoj), ĉio ĉi konsistas el fragmentoj; la epitafo de Seikilos estas unika laŭ tio, ke ĝi estas kompleta, kvankam mallonga, komponaĵo.