Epizodo

parto de verko kiel televidserio- aŭ radio-romano

Epizodo (helene epeisodios = enmetita) estas akcesora agado, ne strikte ligita kun la ĉefa temo en rakonto aŭ poemo aŭ aparta kurioza fakto en historia aŭ grava okazintaĵo (PIV).

Kiel eta negrava memstara okazaĵo en la ĉefa fluo de rakontado ĝi spicas la rakontatan agadon, ofte kun anekdota aŭ male incidenta nuanco.

En la antikva dramo ĝi estis akto verkita en kvartrokea aŭ trijamba verso kaj enmetita inter du kantojn de la koruso (kutime tri epizodoj en unu dramo).

En la moderna dramo la epizodo grave stimulas la ĉefan agadon (ekzemple la epizodo de tombistoj de Hamleto). La aktoroj, kiuj ludas epizodan rolon, estas nomataj epizodistoj.

En la komunuza lingvo oni parolas ekzemple pri epizodoj, kiuj okazis dum la kongreso, dum feriado k.s.

Metafore estas epizodo uzata ankaŭ en la pentroarto kaj muziko (parto de granda komponaĵo).