Epsilono Pegaza (latine Epsilon Pegasi, ε Peg laŭ la nomaro de Bayer) estas granda stelo en la konstelacio Pegazo. Ĝi ankaŭ tradicie nomatas Enif, el araba vorto kiu signifas nazo, pro tio, ke laŭ la tradicia bildigo la stelo situas ĉe la nazo de la mitologia ĉevalo Pegazo.

Epsilono Pegaza
Stelo
stelo • naviga stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • duobla stelo • varia stelo • longperioda varia stelo • infraruĝa fonto • stranga stelo
Speco Oranĝkolora supergiganto
Aliaj nomoj Enif
Situo
Konstelacio Pegazo
Rekta ascensio
Deklinacio

- Epoko
21h 44m 11,2s
9° 52′ 30,0″
J2000.0
Distanco el sunsistemo 790 ± 150 lumjaroj
Fizikaj ecoj
Radiuso 150 R
Maso 10-11 M
Lumeco 6700 L
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo Averaĝe 4460 K
Observaj ecoj
Spektroklaso K2 Ib
Absoluta magnitudo -4,19
Videbla magnitudo 2,38
Paralakso 4,85 ± 0,84 mas
Moviĝo
- Rekta ascensio
- Deklinacio
 
30,02 mas/j
1,38 mas/j
Radia rapido 5 km/s
vdr

Temas pri oranĝkolora supergiganto 150-oble pli granda ol la Suno, kiu tre verŝajne travivas la lastajn fazojn el sia evoluo, kaj nun mortantas. Tre verŝajne la stelo pluvivos kelkajn milionojn da jaroj, kaj estas neklare ĉu ĝi poste eksplodos kiel supernovao aŭ iĝos blanka nano je neono - la du eblecoj same verŝajnas pro tio, ke la supozata maso de la stelo situas ĝuste ĉe la sojlo inter la du evolumanieroj.

Oni plurfoje mezuris ŝanĝiĝojn de lumeco ĉe Epsilono Pegaza; tio pensigas, ke ankaŭ tiaj supergigantaj steloj de tempo al tempo elŝprucigas plasmon en la ĉirkaŭan medion, simile kiel nanaj steloj, kiel ekzemple la Suno.