Erasmus+ estas la programo de la Eŭropa Komisiono por edukado, trejnado, junularo kaj sporto por la periodo 2014-2020, sukcedanta la antaŭan dumvivan edukan kaj trejnan programon 2007-2014, kiu sukcedis la Programon Sokrato-Leonardo. Kiel integra programo, Erasmus+ ofertas pli da moviĝeblaj ebloj por lernantoj kaj dungitaranoj kaj kunlaboron inter la edukaj, trejnaj kaj junularaj sektoroj, kaj estas pli alirebla ol ĝiaj antaŭantoj, kun financaj reguloj simpligitaj kaj pli strukturo faciliganta la programan administradon[1].

Erasmus+
emblemo
honorigo • financado • incentive program • grupo de homoj • projekto
incentive program of the EU
Komenco 1987 vd
Antaŭe Lifelong Learning Programme 2007–2013 vd
Lando(j) Eŭropa Unio vd
Fondinto(j) Eŭropa Komisiono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La programo estas malfermita al studentoj, staĝantoj, instruistoj, prelegantoj, junuloj, volontuloj, junularaj laboristoj kaj homoj, kiuj laboras en popolaj sportoj. Ĉirkaŭ du trionoj de la buĝeto estas asignitaj al eksterlandaj lernaj okazoj por individuoj, en la EU kaj ekster, la lasta triono subtenas partnerecojn inter edukaj institucioj, junularaj organizaĵoj, entreprenoj kaj lokaj kaj regionaj aŭtoritatoj, kaj ankaŭ reformojn celantajn modernigi edukajn, trejnajn kaj junularajn sistemojn.

La programo Erasmus + estas efektivo de la strategio Eŭropo 2020 por kresko, dungado, socia egaleco kaj inkluzivo, kaj por la celoj de la strategia kadro "Edukado kaj trejnado 2020". Erasmus + fokusiĝas pri antaŭenigo de la daŭripovan disvolviĝon de partneraj landoj en la fako de la altnivela edukado kaj celas atingi la difinitajn celojn de la Junulara Strategio de Eŭropa Unio[2][3].

La programo emfazas jenajn celojn[1]:

  • Redukti senlaborecon, precipe inter junuloj;
  • Antaŭenigi edukadon de plenkreskuloj, precipe en la fako de novaj kapabloj kaj kapabloj postulataj en la labormerkato;
  • Subtenu novigadon, kunlaboron kaj reformojn;
  • Kuraĝigi junulojn al partopreno en demokratia vivo en Eŭropo;
  • Redukti fruan lernejan forlason;
  • Antaŭenigi kunlaboron kaj moveblecon kun partneraj landoj de Eŭropa Unio.

Programo KA152 redakti

Laŭ la retejo de Erasmus+, la programo celas “subteni organizojn kaj grupojn de junuloj por fari junularajn interŝanĝojn, por kunigi junulojn el malsamaj landoj por interŝanĝi kaj lerni ekster la formala edukada sistemo.” [4]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti