Erasmus REINHOLD (22a de Oktobro 1511 - 9a de Februaro 1553) estis germana astronomo kaj matematikisto, konsiderata kiel la plej influa pedagogo pri astronomio de sia generacio.[1]​ Li naskiĝis kaj mortis en Saalfeld, Saksio.

Erasmus Reinhold
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1511 (1511-10-22)
en Saalfeld
Morto 19-an de februaro 1553 (1553-02-19) (41-jaraĝa)
en Saalfeld
Mortokialo pesto
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Memorigilo Erasmus Reinhold
Okupo
Okupo matematikisto • astronomo • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Reinhold estis edukita, ĉe Jacob Milich, en la Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg, kie li estis elektita unua dekano kaj poste rektoro. En 1536, li estis nomumita profesoro pri supera matematiko fare de Philipp Melanchthon. Kontraste kun la moderna difino, "matematiko" tiam inkludis aplikitan matematikon, speciale astronomion. Ankaŭ lia kolego, Georg Joachim Rheticus, kun kiu li studis en Vitenbergo estis elektita profesoro en 1536.

Reinhold katalogis grandan nombron de steloj. Liaj publikaĵoj pri astronomio inkludas komentariojn en Theoricae novae planetarum de Georg von Peuerbach. Reinhold konis la suncentrismajn ideojn de Nikolao Koperniko antaŭ la publikigo de De revolutionibus. Tameno, spite la fakton ke li uzis la sistemon suncentrisman kaj la metodojn matematikajn de Koperniko por la kalkulo kaj antaŭdiro de planedaj pozicioj, li malakceptis la suncentrisman kosmologion pro fiziakj kaj teologiaj tialoj.[2]

La Duko Albreĥto la 1-a de Prusio apogis Reinhold kaj financis la presadon de la Prutenicae TabulaePrusiaj Tabeloj. Tiuj astronomiaj tabeloj helpis la disvastigon de la kalkulmetodoj de Koperniko en la tuta Imperio, tamen, Gingerich indikis, ke ili montris "elstaran mankon de engaĝiĝo" de la suncentrisma teorio.

En la nepublikigitaj komentarioj de Reinhold pri De revolutionibus, li kalkulis la distancon el la Tero al la Suno.[3]

Verkoj redakti

  • Prutenicae tabulae coelestium motuum. Wittenberg 1551, Tübingen 1574, Wittenberg 1584
  • Primus liber tabularum directioum, accedunt canon foecundus ad singular scrupula quadrantis propagates et nova tabula climatum, parallellorum et urbrarum et appendix canonum secundi libri directionum qui in Regimontani opera desiderantur. Tübingen 1554
  • Theoricae novae planetarum, figures et scholiis auctae. Wittenberg 1542, Paris 1543, Wittenberg 1580
  • Gründlicher wahrer Bericht vom Feldmessen ... Erfurt 1574

Notoj redakti

  1. Owen Gingerich: The Role of Erasmus Reinhold and the Prutenic Tables in the Dissemination of the Copernican Theory, 1973, Studia Copernicana, Poland [1]
  2. Owen Gingerich. The Book Nobody Read. New York: Walker & Company, 2004.
  3. Richard Kremer, Book review of On the distances between the sun, moon and earth [2]