Erdélyi Gazda

apartigilo

Erdélyi Gazda (Transilvania Bienmastro)

  • 1. Erdélyi Gazda estis la oficiala agrokultura revuo de Erdélyi Gazdasági Egyesület (EGE, de 1939 Erdélyi Magyar Gazdasági Egylet, EMGE) fondita en Kluĵo, Hungario en 1869. Originale ĝi aperis duonmonate, kelkfoje ĉiusemajne, post 1920 ĉiumonate. Inter oktobro 1918 kaj junio 1920 ne aperis. Ĝiaj ĉefredaktoroj estis Szádeczky Lajos, sekve (junio 1920 aprilo 1936) Török Bálint, de 1936 ĝis 1942 Teleki Ádám, de 1943 ĝis 1944 Demeter Béla (inter oktobro kaj novembro 1944 ĝi ne aperis, kaj sur la decembra numero 1944 ne estas signita la nomo de ĉefredaktoro). La plej produktemaj ĝiaj kunlaborantoj inter 1920 kaj 1944 estis: Antal Dániel, Bikfalvi Ferenc, Bodor Kálmán, Farkas Árpád, Konopi Kálmán, Kós Balázs, Károly Kós , Kuthy Sándor, Nagy Endre, Nagy Miklós, Páter Béla, Ritter Gusztáv, Seyfried-Szövérdi Ferenc, Szeghő Dénes, Szentkirályi Ákos, Tóth Tibor, Veress István. Ĝia fakliteratura agado estas tre grava. En 1944 ĝi aperis en 61 000 ekzempleroj. Ĝi eldonis ankaŭ librojn kaj kalendarojn.

Ĝiaj ĉefredaktoroj estis ĝis januaro 1942 Teleki Ádám, de junio 1942 ĝis ĝia ĉeso Nagy Endre, direktoro de la ekonomia lernejo Csombord. Ĝia efektiva redaktoro estis Sándor Kacsó. La rubriko "Szellemi életünk" (Nia Spirita Vivo) popularigis la klasikan literaturon kaj popolliteraturon, la artikolojn de Kacsó Sándor és Vita Zsigmond, la verkojn Bitay Pál, Donáth László, Horváth Jenő, Szemlér Ferenc, Szepesi Nits István. Inter 15-a de septembro 1942 ĝis 1-a de aprilo 1943 ne aperis; Ĝi ĉesis en printempo 1944.

Fontoj redakti