Erdélyi Irodalmi Szemle

Erdélyi Irodalmi Szemle (Transilvania Literatura Revuo) estis "scienca kaj kaj kritika revuo" en Kluĵo, Rumanio inter januaro 1924 kaj 1929. Ĝiaj redaktoroj estis István Borbély, de 1926 Lajos György. Kiel fondintoj figuras István Borbély kaj Kálmán Kovács. Ĝi havis koserveman perspektivon. Ĝiaj kritikistoj estis Borbély István, Kiss Ernő, Kristóf György, Rass Károly, el Budapest Alszeghy Zsolt kaj Császár Elemér. Sur ĝiaj paĝoj aperis la publikaĵoj de Árpád Bitay pri la rumanaj-hungaraj historiaj kaj literaturaj rilatoj kaj oni publikis la studojn de gravaj rumanaj sciencistoj (Victor Babeș, Vasile Pârvan, Nicolae Drăganu). Ĝi publikis ankaŭ lingvistikajn (Csűry Bálint), edukaferajn (Gál Kelemen) kaj jurhistoriajn (Balogh Artúr, Gyárfás Elemér) verkojn. Disŝutite aperis en ĝi ankaŭ natursciencaj publikaĵoj (Ernő Balogh, János Bányai, János Tulogdy, Széll Kálmán). Ĝi donis lokon ankaŭ al la pli juna sciencgeneracio en revuo (Attila Szabó T., Elemér Jancsó, Géza Blédy).

Fontoj redakti