Erdélyi Szépmíves Céh

Erdélyi Szépmíves Céh [pron: erdeji sepmiveŝ ce] (Transilvania Zorgemlabora Gildo) estis libroeldonejo en Rumanio fondita en 1924 en Cluj kaj refondita en 1990 eldoninta hungarlingvajn librojn.

Fondintanoj redakti

La fondintanoj estis la jenaj transilvaniaj verkistoj: Imre Kádár, Károly Kós, Ernő Ligeti, József Nyírő, Árpád Pál kaj István Zágoni. Je la ekiro donis gravan materian subtenon Miklós Szántó.

Historio redakti

Inter 1924 kaj 1944 en 14 libroserioj (pojare 4-10 volumoj) ĝi eldonis 166 verkojn la plej multajn (15 verkoj) en 1928 kaj la plej malmultajn (4 verkoj) en 1926, 9,7% de la libroj en tiu periodo. Krome la serioj ĝi eldonis ankoraŭ 3 librojn, 8 kalendarojn kaj propagandeldonaĵojn. Kun emblemo de Erdélyi Helikon ĝi eldonis 9 verkojn. Ĝi fariĝis la eldonejo de Verkista laborkomunumo Helikon. Inter 1990 kaj 1995 refondis la eldonejon Géza Szőcs (prezidanto), Jenő Kiss (honora prezidanto) kaj Károly Tar (administranto). En tiu periodo ĝi eldonis 6 librojn.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti