La rivero Erdre estas rivero kiu fluas en la departementoj Loire-Atlantique kaj Maine-et-Loire. Estas alfluanto en la dekstra bordo de la rivero Luaro.

La kajo de Versailles ĉe Nantes.

La Erdre, kiu elfluas en La Pouëze (akvejo Clairet), je dudeko da kilometroj nordokcidente de Angers en Maine-et-Loire, estas franca rivero, alfluanto de la Luaro, al kiu ĝi elfluas ĉe Nantes en Loire-Atlantique. Ĝia longo estas 97.4 km[1].

Laŭ ties fluejo estas nombraj nobelaj domegoj, parkoj kaj palacaj kastelo kiuj bordas ties flankoj, kaj pro tio la Erdre portas kromnomon «plus belle rivière de France» (plej bela rivero el Francio), kiun donis al ĝi Francisko la 1-a.

Eblas ankaŭ pratiki nombrajn akvosportojn, kiaj la breta velado ĉe unu de du lagoj (La Poupinière de 2 km² aŭ Mazerolles de 3 km², aŭ ankaŭ ŝippromenadojn ĝis Redon (laŭ la Kanalo inter Nantes kaj Brest).

Notoj redakti

  1. http://services.sandre.eaufrance.fr/Courdo/Fiche/client/fiche_courdo.php?CdSandre=M63-0300 Arkivigite je 2013-12-11 per la retarkivo Wayback Machine Les cours d'eau français, retejo de Sandre.Eaufrance, konsultita la 8an de aprilo 2011