Erfurt-Nord estas la ĝenerala nomo por ĉiuj loĝdomblokaj zonoj ĉe la norda rando de la turingia ĉefurbo Erfurto, kiuj konstruitis de 1970-90. Administre ili apartenas al jenaj urbokvartaloj: Berliner Platz, Moskauer Platz, Rieth kaj Roter Berg.

Turdomegoj en la kvartalo Moskauer Platz, fotita en 2008.
Loĝdomblokoj en la Völkerfreundschafts-strato en la urbokvartalo Rieth, fotitaj en 1978.

Priskribo redakti

Kiel similaj setlejoj en la sudoriento de Erfurto sed ankaŭ en Jena-Lobeda aŭ Gera-Lusan, Erfurt-Nord apartenas al la kvar grandaj GDR-loĝdomblokkolonioj en Turingio. Ĝi estis planita por 25000 loĝantoj; hodiaŭ vivas tie nur la duono.

Dum la 2000-aj jaroj oni malkonstruis ne tute kvaronon de la loĝejoj: tiu proceso nun estas finiĝinta. Oni sukcesis stabiligi la zonon kaj aktuale la loĝantaro ne plu malkreskas. La nombro de liberaj loĝejoj malgrandas kaj la agadoj por plibeligi la ĉirkaŭaĵojn bone efikis. Tio ŝuldiĝas certe ankaŭ al ĝenerala ekonomia ekfloro de Erfurto dum la lastpasintaj jaroj.

Tamen estas restanta problemo la averaĝa aĝo de la loĝantoj (ĉ. de 50 jaroj) kaj nur la venontaj jaroj vere montros, ĉu oni atingos sufiĉan kvanton da nove alvenontaj jun- respektive mezaĝuloj.

La substrukturo de Erfurt-Nord estas nun en bona kondiĉo; tramvojaj konekseblecoj kaj magazenoj abundas. Krome ekzistas ankaŭ lernejoj surloke. La substanco de la konstruaĵoj same tre pliboniĝis danke al multaj restaŭradoj.

Urbokvartalo Surfaco
(km²)
Loĝantoj
1990
Loĝantoj
1995
Loĝantoj
2000
Loĝantoj
2005
Loĝantoj
2010
malkonstruitaj
loĝejoj
bis 2010
konservitaj
loĝejoj
2010[1]
Berliner Platz 0,49 8.473 8.015 6.395 5.962 5.835 264 3.771
Moskauer Platz 0,88 14.489 13.648 9.553 8.792 7.652 1.405 4.958
Rieth 0,72 9.391 9.105 6.526 5.727 5.758 1.028 3.299
Roter Berg 0,77 13.093 12.114 8.619 6.663 5.661 2.075 3.674
Sume 2,86 45.446 42.882 31.093 27.144 24.906 4.772 15.702
Loĝodenso 15.890 14.993 10.872 9.238 8.708

Ŝanĝoj loĝantaraj redakti

Jaro Loĝantoj
1990 45.446
1995 42.882
1996 41.502
1997 38.762
1998 35.828
1999 32.956
2000 31.093
2001 29.777
2002 28.964
Jaro Loĝantoj
2003 28.709
2004 27.812
2005 27.144
2006 26.421
2007 25.559
2008 25.083
2009 24.840
2010 24.906
2011 24.906

Vidu ankaŭ redakti

Subnotoj redakti

  1. Loĝejoj je dispono en 2010.. Arkivita el la originalo je 2010-06-01. Alirita 2014-01-01.