Erfurter Herbstlese

La literatura societo Erfurter Herbstlese (laŭvorte: Aŭtuna voĉlegado erfurta) organizas ekde 1997 en Erfurto aŭtunajn voĉlegadojn de konataj verkistoj, kiuj nombriĝas al la plej grandaj laŭlegadserioj en Germanujo. Ekde 2007 ekzistas ankaŭ pli malgranda serio en printempo, krome de tempo al tempo eksteraj voĉlegadoj dum la tuta jaro.

Vestiblo de Kulturforumo Dacheröden kie ofte okazas la voĉlegadoj

Historio redakti

 
Invita signo

La granda voĉlegadmaratono nomita - kiel la societo - Erfurter Herbstlese okazas inter oktobro kaj decembro kaj allogas libroŝatantojn el tuta Turingio Erfurton. Dum la unua sezono de 1997 estis 10 aranĝoj kaj Marcel Reich-Ranicki startis per prelego pri Heinrich Heine antaŭ 700 aŭskultantoj! En la gastlibron la influega kritikisto skribis entuziasme: "Vivu Herbstlese!"

Dum la sekvontaj jaroj la dimensioj kaj la demando fare de la publiko kreskis senĉese. En 2000 estis jam 22 aranĝoj (kun 5000 vizitantoj); kulmino ĝisnuna iĝis en la 2009-a jaro, kiam pli ol 15000 literaturemuloj frekventis 65 aranĝojn.

Koncepto redakti

La baza plano estas voĉlegigi verkistojn el aktualaj libroj. Krom la aŭtorojn oni invitas ankaŭ aktorojn intertempe. Sur beletron kaj politikajn faklibrojn oni metas la ĉefan fokuson, krome estas aparta programero por infanoj. Malofte surpodiigatas specialaj temoj kiel kuirarto, sporto kaj vojaĝado. Karakterizas la laŭtlegadserion ankaŭ la fakto ke la aranĝoj okazas diversloke por trovi la ekzakte taŭgan medion por ĉiu legado.

En la kuro de la tempo la famo tiom plialtiĝis, ke pli kaj pli konataj verkistoj sekvis la alvokon el Erfurto. Dum la lastaj jaroj aperis antaŭ la erfurta publiko i.a.: Günter Grass, Christa Wolf, Armin Mueller-Stahl, Daniel Kehlmann, Rafik Schami, Jonathan Franzen, Hannelore Hoger, Uwe Tellkamp, Donna Leon, Ĉingiz Ajtmatov, Zeruya Shalev, Martina Gedeck, Roger Willemsen, Julia Franck, Frank Schätzing, Rüdiger Safranski, Hellmuth Karasek.

Estrado redakti

Mortis subite en majo de 2011 la programestro Michael John, kio estis grava rompo por la tuto. Ĉar li estis kvazaŭ la vizaĝo publika de Herbstlese kaj tre ŝatatis de la organizadaj partneroj, la publiko, la aŭtoroj. Tamen oni decidis kontinuigi la sukcesan historion.

Ŝuldas la sukceso dankon ankaŭ al la intima kunlaboro kun pluraj partneroj: Stadtwerke Erfurt Gruppe, librovendejo Hugendubel, IBB Hotel Erfurt kaj la Universitato de Erfurto. Peter Glotz, la unua rektoro de la altlernejo, mem arde ekde la komenco pretis helpon. Sparkasse Mittelthüringen subtenadas la printempajn voĉlegadojn; amaskomunikilan helpon pretas la taggazetoj TLZ kaj TA kiel ankaŭ la MDR. Ekster tio oni kunlaboras kun fondaĵoj politikaj, eldonejoj, bibliotekoj.

Eksteraj ligiloj redakti