Eric Victor BURDON (11a de Majo 1941)[1] estas angla kantisto-kantoverkisto kaj aktoro. Li estis dekomence la kantisto de la rok-bando The Animals kaj de la grupo de funko nome War.[2] Li estas konsiderita kiel unu el la plej gravaj kantistoj de la nomita Brita Invado pro sia profunda, povega blus-roka voĉo. Li estas konata ankaŭ pro sia agresema sursceneja konduto.

Eric Burdon
Persona informo
Naskonomo Eric Victor Burdon
Naskiĝo 11-an de majo 1941 (1941-05-11) (82-jaraĝa)
en Walker
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Edz(in)o Marianna Proestou
Infanoj 3
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.ericburdon.ning.com
vdr

Kutime oni dividas lian karieron en kvar partoj: nome kun The Animals (kun kiuj li havis sukceson per la kanto The House of the Rising Sun, kun War, kiel soloisto kaj kun aliaj asociaĵoj.

Li estis rangigita la 57a en la listo de la gazeto Rolling Stone por la 100 plej grandaj kantistoj ĉiutempaj.[3]

Soloaj diskoj redakti

  • Survivor – 1977
  • Darkness Darkness – 1980
  • The Last Drive – 1980
  • Power Company – 1983
  • I Used To Be An Animal – 1988
  • Lost Within the Halls of Fame – 1995
  • My Secret Life – 2004, No. 93 en DE
  • Soul of a Man – 2006, No. 43 en DE, No. 165 en FR
  • Mirage – 2008
  • Eric Burdon & The Greenhornes – 2012[4]
  • 'Til Your River Runs Dry – 2013, No. 57 en DE

Referencoj redakti

  1. Eric Burdon Declares More Alirita la 14an de Julio 2018.
  2. "Soul of a Man: The Story of Eric Burdon". Crawdaddy.com. 28a de Januaro 2009. Arkivita el la originalo en la 15a de Junio 2011. Alirita la 14an de Julio 2018.
  3. "100 Greatest Singers". Rolling Stone. 27a de Novembro 2008. [1] Alirita la 14an de Julio 2018.
  4. Eric Burdon & The Greenhornes Alirita la 14an de Julio 2018.