Eric P. Rubenstein

usona astronomo kaj entreprenisto.

Eric P. RUBENSTEIN estas usona astronomo kaj entreprenisto.

Eric P. Rubenstein
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1963 (1963-11-30) (60-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Laŭ Minor Planet Center, li kunmalkovris la transneptunan objekton 47171 Lempo la 1-an de oktobro 1999 kun Louis-Gregory Strolger.[1]

Post sia doktoriĝo, ricevita ĉe la Universitato Yale, li laboris kiel esploristo ĉe la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo kaj ĉe Smith College. En 2002 li ĉesigis sian akademian karieron por krei sian entreprenon.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eric P. Rubenstein en la franca Vikipedio.