Eric Walter Elst

belga astronomo

Eric Walter ELST (naskiĝis la 30-an de novembro 1936 en Mortsel, mortis la 2-an de januaro 2022 en Antverpeno)[1][2] estas belga (flandra) astronomo. Li laboris en la Reĝa observatorio de Belgio en Ukkel.

Eric Walter Elst
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1936 (1936-11-30)
en Kapellenbos
Morto 2-an de januaro 2022 (2022-01-02) (85-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj anglanederlanda
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo astronomo
TTT
Retejo http://www.angelfire.com/id/ericelst
vdr

Laŭ la Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 3867 asteroidojn[3] inter 1986 kaj 2002. Kun 3760 malkovroj faritaj sola, li estas plej abunda unuopa malkovrinto de asteroidoj.

Inter liaj malkovraĵoj estas la apolona asteroido 4486 Mitrao, la kometa asteroido 7968 Elst-Pizarro kaj pli ol 25 trojaj asteroidoj

La asteroido 3936 Elst[4] ricevis lian nomon en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti