Erich Köhler

germana politikisto

Erich KÖHLER (naskiĝinta la 27-an de junio 1892 en Erfurto, mortinta la 23-an de oktobro 1958 en Wiesbaden) estis germana politikisto kaj ekonomikisto.

Erich Köhler
Persona informo
Erich Köhler
Naskiĝo 27-an de junio 1892 (1892-06-27)
en Erfurto
Morto 23-an de oktobro 1958 (1958-10-23) (66-jaraĝa)
en Wiesbaden
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Kilo vd
Partio Kristandemokrata Unio de GermanioDeutsche Volkspartei vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en BonnoWiesbaden vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Naskiĝdomo en Erfurto

Vivo redakti

Post studo de politika ekonomiko, ŝtatsciencoj kaj komerca juro en Marburgo, Berlino, Leipzig kaj Kiel, Köhler soldatis dum la Unua mondmilito inter 1914-18. En 1919 li doktoriĝis pro la defendo de la temo Beziehungen der thüringischen Industrie zum Weltmarkt. Inter 1919-1933 li estis afergvidanto de la Ligo de la dungantoj en Kiel, de la Havena entreprensocieto (samloke) kaj de la Landa asocio de la nordokcidentgermana metiista ligo. Li apartenis (estante membro de la partio "Deutsche Volkspartei / DVP") al la landa estrarano de tiu ĉi partio en Ŝlesvigo-Holstinio kaj al la berlina centra estrarano. En 1933 li maldungitis ĉiufunkcie edziniginte judinon. Inter 1939-45 li laboris kiel asekuragento, post longa tempo de senlaboreco. Je la fino de la Dua mondmilito oni ŝparis al li areston fare de Gestapo pro lia kompleta korpa kolapso.

Post la Dua mondmilito redakti

En 1945 Köhler estis kunfondinto de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) en Wiesbaden. Inter 1945-49 li estis ĉefa afergvidanto de la Ĉambro porindustria kaj porkomerca en Wiesbaden. En 1946 li ekapartenis al la Landa parlamento de Hesio, kie li estris la CDU-frakcion. Inter 1946-49 li estis vicestro de la CDU de Hesio. Li elektitis en 1947 estrarano de la Laborrondo de ĉiuj CDU kaj CSU-organizoj de Germanlando. Inter 1947-49 Köhler estis prezidanto de la Duzona ekonomikonsilio en Frankfurt am Main. En 1947-50 li estis estro de la Administra konsilio de la Landa centrala banko de Hesio. Al la germana parlamento Bundestag Köhler apartenis kiel deputito inter 1949-47, kie li estis en la komitato pri ekonomia politiko, mono kaj kreditado kaj en la speciala komitato pri la Londona Ŝuldopakto.

En 1949 li elektitis (en la 7.9.) prezidanto de la unua germana Bundestag. Sed lia estrado ofte kritikitis kaj plurfoje oni demandis lin rezigni. Post nervaj kolapsoj en la julio de 1950 lia frakcio igis lin rezigni (16.10.). En 1953 li iĝis denove membro de Bundestag.

Li honoritis per la premio "Großes Bundesverdienstkreuz mit Stern und Schulterband" en 1957. Pro sanecaj kialoj li ne plu kandidatis poste por Bundestag.

Fonto redakti