Erich OHSER (naskiĝinta en la 18-a de marto 1903 en Adorf-Untergettengrün apud Plauen, mortinta la 6-a de aprilo 1944 en Berlino) estis germana libroilustristo, karikaturisto kaj gazetara desegnisto.

Erich Ohser
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1903 (1903-03-18)
en Adorf/Vogtl.
Morto 6-an de aprilo 1944 (1944-04-06) (41-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Loĝloko Kaulsdorf
Ŝtataneco Germana Regno
Memorigilo Erich Ohser
Familio
Edz(in)o Marigard Bantzer
Parencoj Carl Ludwig Noah Bantzer
Okupo
Okupo kartunisto • verkistoilustristo • pentristo • rezistobatalanto • verkisto de porinfana literaturo
vdr

Vivo redakti

Post la trejnado kiel seruristo li frekventis la Akademion pri Grafikaj Artoj kaj Librometioj en Leipzig. Lia posta amiko Erich Kästner peris por li la unuajn mendojn por ilustraĵoj en la gazeto Plauener Volkszeitung. Ekde 1927 li vivis en Berlino, kie li deĵoris kiel desegnisto por la socialdemokrate orientita libroklubo Büchergilde Gutenberg kaj por pluraj berlinaj revuoj.

Post la potencakiro de la nazioj en 1933 la komunaj kreitaĵoj de Ohser kaj Kästner nuligitis okaze de la librobruligado de la nazia kanajlaro en 1933. Krome oni fakte malpermesis al li labori per la neakcepto al la Regna Asocio de Germanaj Gazetaraj Ilustristoj (germane: Reichsverband der deutschen Pressezeichner). Nur kiam la gazeto Berliner Illustrierte por nova bildoserio ne trovis taŭgan ulon li rajtis esceptokaze denove labori.

Sub la pseŭdonimo e. o. plauen (elektita laŭ la urbo kie li pasigis la junulecon) li desegnis ekde la fino de 1934 la serion Patro kaj filo (germane: Vater und Sohn), unu el la plej sukcesaj germanaj bildoserioj. En 1942 li kreis kune kun Manfred Schmidt la unuan veran desegnitan trukfilmon el Germanio kun la titolo Armer Hansi.

Sub premo li kunlaboretis kontraŭvole en la propagando nazia kaj komencis desegni por la gazeto Das Reich karikaturojn de la malamikaj soldatoj.

Pro kritikoj pri la reĝimo en malaproba maniero li estis malliberigita. En la antaŭvespero de sia apero antaŭ la juĝistoj de la Popola Tribunalo li mortigis sin en la ĉelo.

Literaturo redakti

  • Detlef Manfred Müller: Erich Ohser – e.o.plauen (1903–1944) – Der politische Zeichner. Annäherung an eine Künstlerexistenz in ‚Weimarer Republik’ und ‚Drittem Reich’. Katalogessay, Vogtlandmuseum Plauen, Plauen 2004.
  • Detlef Manfred Müller: Erich Ohser – e.o.plauen (1903–1944) – Vater und Sohn & die Berliner Illustrirte Zeitung der Jahre 1934–1937. Ein Idyll mit dpppeltem Boden? Katalogbuch, Galerie e.o.plauen, Plauen 2009.
  • Eva Züchner: Der verschwundene Journalist. Eine deutsche Geschichte. Berlin Verlag, Berlin 2010, ISBN 978-3-8270-0896-1, S. 222–230.

Eksteraj ligiloj redakti