Erich THUMMER (naskiĝinta la 16-an de decembro 1930 en Hart im Zillertal/ Distrikto Schwaz, mortinta la 7-an de aprilo 2022[1]) estis aŭstra filologo klasika.

Erich Thummer
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1930 (1930-12-16)
en Hart im Zillertal
Morto 7-an de aprilo 2022 (2022-04-07) (91-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

 
En la dekstra konstruaĵo de ĉe Innrain, en la unua etaĝo estis longtempe la Instituto pri klasika filologio de la Universitato de Innsbruck, kie Thummer profesoris

Post frekvento de la humanisma kaj episkopa gimnazio Paulinum en Schwaz li ekstudis filologion klasikan ĉe la Universitato de Innsbruck, ĉe Karl Jax kaj Robert Muth.[2] La 17-an de novembro 1954 li trapasis la ekzameniĝon pri instruadrajteco gimnazia en la fakoj de la latina kaj la helena lingvoj. En la 25.5.1957 li doktoriĝis per disertacio pri la religieco de la verkoj de Pindaro. Dum la somera semestro 1957 li restadis ĉe la Universitato de Vieno por pliprofundigi konojn siajn. Post kiam li deĵoris dum 1957/58 kiel docentadkomisiitulo ĉe la Instituto pri filologio klasika en Innsbruck li nomumitis asistanto en la 1.9.1958. Inter 1963 kaj 1964 Thummer krome esploradis en Vaŝingtono ĉe la Centro pri helenismaj studoj.

Danke al eldono de dulingva eldono de la Istmaj odoj pindaraj sukcesis al li habilitiĝo en 1968 en Innsbruck. En la 17.7.1968 li iĝis docento orda pri klasika filologio; eksterorda profesoreco ekis en la 14.2.1973. Retiriĝo lia estis en 1996.

Literaturo redakti

  • Robert Muth: Die Habilitationen aus Klassischer Philologie an der Universität Innsbruck. Ĉe: Acta philologica Aenipontana. Volumo 4 (1979), p. 7–21 (koncerne Thummer kp. aparte la p. 21)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. mortanonca folio kun foto
  2. Kelkajn semajnojn li estis studento ĉe la fakultato pri jurscienco.