Erich von Falkenhayn

Erich Georg Anton Sebastian von Falkenhayn (Graudenz, Okcidenta Prusio, 11-a de septembro de 1861 - Potsdam, 8-a de aprilo de 1922). Generalo de Infanterio kaj ĉefa stabanaro germana de septembro 1914 al aŭgusto 1916, li estus la ĉefa planinto de la atako ĉe Verdun, destinita « saigner à blanc l'armée française » (elĉerpi la francan armeon).

Erich von Falkenhayn
Erich von Falkenhayn kiel Ĉefa Stabanaro de Germanio
Erich von Falkenhayn kiel Ĉefa Stabanaro de Germanio
Persona informo
Naskonomo Erich Georg Anton Sebastian von Falkenhayn
Naskiĝo 11-an de septembro 1861 (1861-09-11)
en Białochowo
Morto 8-an de aprilo 1922 (1922-04-08) (60-jaraĝa)
en Lindstedt Castle
Tombo Bornstedt Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermanio
Alma mater cadet corps • Royal Prussian Main Cadet Institute • Prusa Militakademio
Familio
Patro Fedor von Falkenhayn
Patrino Franziska Freiin von Rosenberg
Frat(in)oj Kurt von Falkenhayn • Eugen von Falkenhayn • Arthur von Falkenhayn
Okupo
Okupo politikistomilitisto • military advisor • militistoarmea ataŝeosoldato • milita komandisto
vdr

Biografio redakti

Dum la Unua mondmilito, la germana stabo iĝis intrigejo el kiam von Falkenhayn sukcedis al Helmuth Johannes Ludwig von Moltke estre de la stabo de la okcidenta fronto. Li tute dependis de la favoro de la Kaiser, ĉar lia karaktero malamikigas lin kun siaj samuloj.

Falkenhayn planis la atakon al Verdun sciante ke la orientfrontaj stabanoj komplotis kontraŭ li. Lia malvenko permesos al Hindenburg kaj Ludendorff anstataŭi kin kaj iĝis la postaj kontrolantoj de la milita Germanio, kiun ili kondukos al la malvenko en 1918.

 
Foto piedstare, date de 1917

Oni povas fari tri kritikojn al Falkenhayn: li neniam informis siajn aliancanojn aŭstri-hungarajn, por ke la atako al Verdun estu surprizo totale; li ege subtaksis la kapablojn rezisti de la franca armeo; kaj li neniam klarigis al siaj komandantojn surloke la fonojn de sia strategio.

Elpostenigita pro la malvenko de liaj planoj ĉe la Batalo apud Verdun kaj antaŭ la aliancana atako al la Somme, li partoprenis en la kampanjo de Rumanio en 1916 kaj en 1917; li konkeris kaj okupis Bukareston.

Liaj memoroj (redaktataj je tria persono) montras sufiĉemon kaj fieron. Ĝis sia morto, en 1922, Falkenhayn pluasertis ke, por ĉiu germana soldato mortigita batale, la franca armeo perdis du.

Lia bofilo, Henning von Tresckow, estis germana oficiro dum la Dua Mondmilito kaj komplotos kontraŭ Adolf Hitler.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti