Erifilo (helene Εριφύλη, latine Eriphyle) estis en la helena mitologio filino de la argolanda reĝo Talao kaj lia edzino Pero.

Erifilo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Talaus
Edzo/Edzino Amfiarao
Infanoj Amfiloko (filo de Amfiarao)Alkmeono • Euridice • Demonassa
vdr
Polineiko subaĉetas Erifilon per koliero de Harmonio, pentraĵo sur vazo el la j. 450-430 a.K, trovita en Italio

Ŝi estis fratino de la argolanda reĝo Adrasto kaj fariĝis edzino de la divenisto Amfiarao. Al li ŝi naskis du filojn Alkmaionon kaj Amfiloĥon. Kiam Edipa filo Poliniko venis en Arguson kaj petis pri helpo, por ke li povu reveni en sian naskurbon Tebon, de kie forpelis lin lia frato Eteoklo, argusa reĝo Adrasto lian peton plenumis kaj ekkolektis militestrojn kaj militistaron. Ĉiuj estis pretaj militi kontraŭ Tebo, nur Amfiarao, edzo de Erifilo rifuzis. Kiel divenisto li sciis, ke la milito ne okazigos venkon, kaj ke en ĝi ĉiuj estroj, krom unu, pereos.

Erifilo jam kelkfoje pacigis kverelojn inter sia edzo Amfiarao kaj sia frato Adrasto. Ili ambaŭ estis sangvinaj kaj ili eble povus pro kvereloj mortigi sin reciproke. Foje ŝi devigis de ili ĵuron, ke ili en kvereloj obeos ŝian verdikton.

Tio eksciis ceteraj armeestroj kaj laŭ konsulto de Tideo venis Polineiko al Erifilo kaj per flataj vortoj proponis al ŝi donace belegan kaj sorĉan kolieron, kiu donis la diino Afrodito al la prapatrino Harmonio, edzino de la reĝo Kadmo. Por tiu ĉi donaco Erifilo rekompence misuzis la menciitan ĵuron kaj persvadis sian edzon Amfiaraon, ke li iru en la militon Sep kontraŭ Tebo. Bedaŭrinde en batalo li falis. Antaŭ sia foriro la reĝo kaj divenisto Amfiarao, kiu sciis sian sorton, petis siajn filojn, ke ili mortigu la patrinon, kiu pro riĉeco sendis sian edzon morti.

Erifilo similan profitavidan aventuron ripetis ankoraŭfoje post dek jaroj, okaze de militiro de Epigonoj, posteuloj de la Sep kontraŭ Tebo. Ankaŭ inter ili estis duboj, ĉu la militiron okazigi. Tersandro, filo de Polineiko, same kiel lia patro antaŭ la unua milito, vizitis Erifilon kaj proponis al ŝi plian raraĵon, sorĉan mantelon de la prapatrino Harmonia. Erifilo ree ne kapablis rezisti kaj decidis, ke la milito okazos kaj elmetis siajn filojn Alkmaionon kaj Amfiloĥon al risko, ke ili en la milito mortos.

Sed pli la historio ne ripetiĝis, Epigonoj Tebon konkeris kaj detruis kaj escepte de la Adrasta filo Aigialeo ĉiuj revenis hejmen. Tiam Alkmaiono aŭ eble ambaŭ fratoj sian patrinon fakte mortigis. Mortanta Erifilo ankoraŭ sukcesis malbenigi ilin. Alkmaionon uzurpis Erinioj kaj alpelis lin eĉ ĝis frenezeco.

Rebrilo en arto redakti

  • Homero en sia Odiseado taksas ŝin "abomeninda virino, kiu kontraŭ vivo de sia edzo akceptis oron"
  • survaza pentraĵo kaptas ŝlosilan scenon kiam "Polineiko subaĉetas Erifilon per koliero de la reĝino Harmonia", la pentraĵo devenas el la 5-a jarcento a.K.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Erifýlé en la ĉeĥa Vikipedio.