Ĉi tiu artikolo temas pri la verkistino Erika Mann (1905–1969). Oni ne konfuzu ŝin kun la samnoma politikistino Erika Mann (nask. 1950), membro de la Eŭropa Parlamento.

Erika Julia Hedwig MANN (naskiĝis la 9-an de novembro 1905 en Munkeno, mortis la 27-an de aŭgusto 1969 en Zuriko, Svislando) estis germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino. Ŝi estis la filino de Thomas Mann, la fratino de Klaus Mann kaj Golo Mann kaj la nevino de Heinrich Mann.

Erika Mann
Persona informo
Erika Mann
Naskiĝo 9-an de novembro 1905 (1905-11-09)
en Munkeno
Morto 27-an de aŭgusto 1969 (1969-08-27) (63-jaraĝa)
en Zuriko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba kancero vd
Tombo Kilchberg cemetery vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Munkeno vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Germanio vd
Memorigilo Erika Mann
Familio
Patro Thomas Mann vd
Patrino Katharina Mann vd
Gefratoj Elisabeth Mann-Borgese • Monika Mann • Golo Mann • Michael Mann • Klaus Mann vd
Edz(in)o Gustaf GründgensWystan Hugh Auden vd
Amkunulo Therese Giehse vd
Profesio
Okupo aktoroscenaristoverkistoĵurnalisto • aŭtobiografo • eseisto • filmaktoro • teatra aktoro • verkisto de porinfana literaturo • publikigisto • milita ĵurnalisto vd
Laborkampo eseoĵurnalismo • opinia ĵurnalismo • ĵurnalismo pri milito • kabaredo • aktorado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La verkaro de Erika Mann konsistas ĉefe el infanliteraturo, rakontoj, eseoj, vojaĝraportoj, biografioj kaj tekstoj por la kontraŭnazia kabaredo Die Pfeffermühle kun kiu ŝi tre sukcese turneis tra Eŭropo. La nomon Die Pfeffermühle (la pipra muelilo) inventis ŝia patro Thomas Mann. En la jaro 1933 Erika Mann elmigris al Svislando, kvar jarojn poste al Usono. Tie ŝi provis daŭrigi sian kabaredan laboron (nomante la entreprenon The Peppermill), sed ne gajnis tiel grandajn sukcesojn kiel en Eŭropo. En 1952 ŝi revenis al Svislando, kie ŝi restis ĝismorte.

Listo de verkoj redakti

  • Rundherum. Das Abenteuer einer Weltreise (vojaĝraporto, kun Klaus Mann, 1927)
  • Stoffel fliegt übers Meer (infanlibro, 1932)
  • Muck, der Zauberonkel (infanlibro, 1934)
  • Zehn Millionen Kinder. School for Barbarians (eseo, 1938)
  • Escape to Life (pri la ekzila vivo, kun Klaus Mann, 1939)
  • Das letzte Jahr. Bericht über meinen Vater (biogr. pri sia patro, 1956)
  • Die Zugvögel (infanlibro, 1959)