Erkki Liikanen

Erkki Antero LIIKANEN (naskiĝis la 19-an de septembro 1950 en Mikkeli) estas finna politikisto. Li interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn entreprenoj kaj informsocio, sed dum la oficperiodo transdonis sian taskon al la samlandano Olli Rehn. Jam dum la periodo de la antaŭa Eŭropa Komisiono Santer, li respondecis pri la fakoj buĝeto, personaro kaj administrado. Erkki Liikanen estas membro de la socialdemokrata partio SDP de Finnlando.

Erkki Liikanen
finna politikisto
Persona informo
Erkki Liikanen
Naskonomo Erkki Antero Liikanen
Naskiĝo 19-an de septembro 1950 (1950-09-19) (73-jaraĝa)
en Mikkeli
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoekonomikisto • bankisto vd
Aktiva en Helsinko vd
EU-Komisionano
por  Finnlando
Dum 19952004
Sekvanto Olli Rehn
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde julio 2004 Erkki Liikanen estas prezidanto de la centra banko de Finnlando kaj sekve estas membro en la konsilio de la Eŭropa Centra Banko.