Erlau estas rivereto en Malsupra Bavario (Germanio), flanka rivero de Danubo. Ĝi fontas sud-oriente de Waldkirchen el baraĵlago Erlauzwieseler See kaj enfluas Danubon ĉe Erlau. Je la unuaj du kilometroj ĝi nomiĝas Saußbach.

Erlau
Erlau verŝiĝanta en Danubon
rivero
Bazaj informoj
Situo Malsupra Bavario, Germanio
Longeco proksimume 40 km
Fluo
Fonto Erlauzwieseler Stausee
- Alteco super marnivelo 595 m
Enfluejo al Danubo, ĉe Erlau
- Alteco 320 m
Geografio
vdr

La rivereto longas proksimume 40 km kaj fluas en la distriktoj Freyung-Grafenau kaj Passau. En sia unua parto, sub la nomo Saußbach, ĝi fluas okcidenten, preterpasas la sudan flankon de Waldkirchen kaj sude de Röhrnbach turniĝas suden. De tie ĝi fluas kun okazaj kurbiĝoj suden al Danubo.

En la lastaj ĉ. 10 kilometroj, ekde Kaindlmühle, la riveron akompanas la trako de la fervojlinio Passau–Hauzenberg, malaktivigita en 2001. Pro la riveraj kurbiĝoj la fervojo kvarfoje transpontas la riveron.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.