Ermitejo ĉe Palfen

Ermitejo Sankta Georgo (germane: Einsiedelei St. Georg am Palfen) troviĝas norde de la urbocentro de Saalfelden, Aŭstrio, ĉe la piedo de la montaro Steinernes Meer ĉe la rokaĵo Palfen. Nombriĝas ĝi inter la lokaj monumentprotektitaĵoj; ĝis hodiaŭ ĝi (almenaŭ somere) funkcias. La ermitojn elektas la urbodoma konsilio de Saalfelden, ĉar la tuto nun ne estas en ekleziaj manoj kaj administratas sekulare.

Ermitejo en Saalfelden

Ĝeneralajoj redakti

La ermitejo facile atingeblas kaj disde la saalfeldena urbokvartalo Bachwinkel (tie ankaŭ komenciĝas la pado al la kabano Wiechenthalerhütte) kaj disde la urbokvartalo Bürgerau. Pado nomita Fuchssteig kondukas disde la ermitejo ĝis la ŝatata ekskursocelo Steinalm. Proksime situas ankaŭ la kaverneto Kühloch enloĝata verŝajne dum la Bronza epoko. La vivo por la ermito ne estas tro luksa ĝis hodiaŭ.

Historio redakti

Jam en la 16-a jarcento la homoj pilgrimis al kaverno roka situanta supre de Kastelo Lichtenberg por veneradi bildon de Sankta Georgo, patrono de la bestoj. Thomas Pichler iĝis en 1664 la unua ermito. Li ankaŭ pligrandigis la veneradlokon je kapeleto. Ekde 1677 oni ekrajtis tie celebri Sanktajn mesojn.

Plusa ŝarĝo publika de la ermitoj estis nokta gardado kaj kontrolo de supre pri eventualaj fajroj estiĝantaj. Kompence ili rajtis kolekti almozojn por si en Saalfelden, Maria Alm, Leogang, Weißbach bei Lofer, Sankt Martin bei Lofer kaj Lofer. Malgraŭ malpermeso de tre multaj similaj lokoj sub la regado de imperiestro Jozefo la 2-a la tradicio ermita de Saalfelden restis feliĉe netuŝita.

En 1968 la tuto malfermitis al la publiko. En 1970 ermito Karl Kurz, gastinte ĉe televidelsendaĵo germana, pafe atakitis fare de vizitanto. Inter 2004-2015 servis tie meritplene Raimund von der Thannen. La eksa pastro Thomas Fieglmüller el Vieno ermitis en 2016 nur unu jaron; li substrekis ankaŭ la psikologiajn aspektojn pri ermita vivo kaj (anim)zorgado de la vizitantoj. Ekde 2017 ermitis la diakono Stan Vanuytrecht el Belgio. En junio 2020 venis kiel ermito numero 34 Matthias Gschwandtner el Bad Ischl,[1] kiu elektitis konkurse.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Gazetara anonco de la municipo: Neuer Einsiedler: Matthias Gschwandtner aus Bad Ischl, 4.6.2020