Ernő Jálics
Ernő Jálics [jAliĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jálics Ernő estis hungara skulptisto.
Ernő Jálics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1895 en Kadarkút |
Morto | 11-an de aŭgusto 1964 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Ernő Jálics [1] naskiĝis la 13-an de marto 1895 en Kadarkút, li mortis la 11-an de aŭgusto 1964 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ernő Jálics frekventis mezlernejojn en Kaposvár kaj Pécs, poste li studis en Reĝa Modela Belarta Altlernejo de Budapeŝto (1920–1928). Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Radnai kaj Ferenc Sidló. Jam dum la studentaj jaroj en 1925 li ekspoziciis. En la studjaro 1927 li estis asistanto en la Belarta Altlernejo. Inter 1928 kaj 1930 li vivis en Romo helpe de stipendio. Hejmenveninta li kreis ofte ekleziajn verkojn. Li ricevis premiojn en 1925 kaj 1927. Li mortigis sin.
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1925, 1933, 1940, 1943, 1950, 1955, 1962)
- Budapeŝto (1929, 1934, 1938, 1941, 1944, 1946)
- Venecia Bienalo (1930, 1938, 1942)
- Milano (1940)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Sankta Rita (1940)
-
Monumento en Kaposvár
-
Reliefo pri Sankta Rita (1948)
-
Reliefo en Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto)
-
Sankta Maria kun bebo (1965)
Memorigiloj redakti
- biblioteko, lernejo en Kadarkút [1]