Ernő Jeges [jegeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeges Ernő estis hungara pentristo, grafikisto, afiŝisto.

Ernő Jeges
Persona informo
Naskonomo Jeges Ernő
Naskiĝo la  12-an de januaro 1898(nun 1898-01-12)
en Hungario Torontálvásárhely (Hungara reĝlando)
Morto la 12-an de novembro 1956
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-NagyAcadémie Julian
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

Ernő Jeges [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1898 en Torontálvásárhely (Hungara reĝlando, nuntempa Debeljaĉa en Serbio), li mortis la 12-an de novembro 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ernő Jeges akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1922. Lia plej grava instruisto estis István Réti. Dum la Hungara Sovetrespubliko liaj afiŝoj estis vaste publikitaj. Li daŭris la lernadon en akademio Julian en Parizo helpe de stipendio, poste li pentradis en Barbizon. En 1924 li hejmenvenis kaj pentradis en Szentendre. Post 5 jaroj li partoprenis en fondo de Artistkolonio (Szentendre). Inter 1931-1934 li vivis en Romo helpe de stipendio. Hejmenveninta ofte li pentradis freskojn en kirkoj. En 1939 li studvojaĝis al Svedio. En 1947 la ŝtato forprenis la atelieron pro la oftaj religiaj bildoj. Li ricevis premiojn inter 1918 kaj 1948.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Szentendre (1998)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Szent Jeromos (1921)
  • Önarckép vörös kalappal (1922)
  • Európa elrablása (ĉ. 1923)
  • Strandvendéglő előtt (1928)
  • Szentendrei városkép (ĉ. 1930)
  • Majális Rómában : társaság a szabadban (1934)
  • Tatai táj (1938)
  • Önarckép női akttal (1939)
  • Mátyás király tudósai körében (1940)
  • Bakócz Tamás bevonulása (1941)

Elektitaj preĝejaj freskoj redakti

Elektitaj artaĵoj redakti

  • litografiaĵoj, akvafortoj
  • Nem! Nem! Soha! (1918, afiŝo)
  • Proletárdiktatúra! Éljen az oroszokkal szövetséges Magyar-Szovjet Köztársaság (arta bildkarto, 1919)
  • Erotika (kretodesegnaĵo)

Fontoj redakti