Ernő Rubik (inĝeniero)

Ernő Rubik, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj kun distinga signo) Rubik Ernő id. estis hungara inĝeniero, piloto, profesoro. Lia filo estis inventisto Ernő Rubik.

Ernő Rubik
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1910 (1910-11-27)
en Piešťany
Morto 13-an de februaro 1997 (1997-02-13) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Piarista Gimnázium • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Memorigilo Ernő Rubik (inĝeniero)
Familio
Infano Ernő Rubik
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • inventistopilotoQ10497074
vdr
R–26S Góbé, la plej konata flugmaŝino de Ernő Rubik
Memortabulo pri Ernő Rubik

Ernő Rubik [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1910 en Hungara reĝlando en Pöstyén (nuntempa Piešťany en Slovakio). Li mortis la 13-an de februaro 1997 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Patro de Ernő Rubik mortis dum la 1-a mondmilito, la restinta familio rifuĝis al rest-Hungario en 1918. Ernő akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József, sed jam dum lernado li aliĝis al la universitata pilota klubo. Inter 1929-1935 li partoprenis en projektoj de flugmaŝinoj, poste li instruis en la menciita universitato. En 1934 li ekzamenis pri motoraj flugmaŝinoj, en la sekva jaro pri glisiloj. En 1936 li fondis uzinon por produkti glisilojn en Esztergom. Post la ŝtatiĝo en 1949 li laboris en projekta firmao pri flugmaŝinoj, sed li ankaŭ instruis en la universitato. Inter 19611967 li havis postenon en la ministerio pri trafiko kaj poŝto, poste ĝis 1971 en la ŝtata fluga kompanio. Resume li projektis 28 flugmaŝinojn. Li ricevis premiojn ekde 1948, lastfoje premion Kossuth en 1963.

Elektitaj projektoj redakti

  • glisiloj: EMESE B, Szittya I, R–07a Tücsök, R–07b Vöcsök, R–08 Pilis, R–21 (armea glisilo), R–26S Góbé, R–27 Kópé
  • motoraj flugmaŝinetoj: M–19, R–14 Pinty, R–18 Kánya, R–32

Memorigiloj redakti

  • memortabulo kaj flughaveneto en Esztergom

Fontoj redakti