Ernő Szabolcs [sabolĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabolcs Ernő estis hungara komikisto, reĝisoro, aktoro de operetoj. Lia origina familia nomo estis Singer [zinger].

Ernő Szabolcs
Persona informo
Naskonomo Singer Ernő
Naskiĝo la  23-an de aprilo 1887(nun 1887-04-23)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 27-an de februaro 1964
en Hungario Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoroteatrestrofilmproduktoro
vdr

Ernő Singer [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1887 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de februaro 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ernő Szabolcs devenis el juda familio. Li akiris komercistan diplomon en komerca akademio (Handelsakademi) en Vieno. Li eklaboris en 1910 en teatreto en sia naskiĝurbo, poste li lernis reĝisoradon de Max Reinhardt kaj li estis komikisto en pluraj kabaredoj ankaŭ province. Li apartenis ekzemple al trupo de Zsigmond Feld kaj al Népopera. Inter 1915 kaj 1919 li estis reĝisoro en kabaredo. Estis li, kiu unuafoje prezentis revuon, sed tiutempe li okupiĝis ankaŭ pri mutaj filmoj. En 1923 li estis nomumita reĝisoro de Operetoteatro (Budapeŝto), inter 1924-1928 li estis ĉefreĝisoro, en 1929 ankaŭ direktoro, poste li gvidis la somerajn spektaklojn. Tiutempe foje li estis reĝisoro en Gaja Teatro kaj denove en Népopera. Dum la 2-a mondmilito pro la kontraŭjudaj leĝoj li povis labori nur en teatro por judoj, poste li denove reĝisoradis en pluraj lokoj, kie oni prezentis kabaredojn aŭ operetojn (ankaŭ en Szeged). Li dufoje edziĝis, la dua edzino naskis filon.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Krausz doktor a vérpadon (1913, skeĉo)
  • A szerencse fia (1916)

Fontoj redakti