Ernesto Aŭgusto la 2-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach)

Ernesto Aŭgusto la 2-a Konstantino (naskiĝinta la 2-an de junio 1737 en Vajmaro, mortinta samloke la 28-an de majo 1758) estis duko de Saksio-Vajmaro kaj Saksio-Eisenach. Li originis el la ernestida linio de la dinastio Wettin.

Ernesto Aŭgusto la 2-a
Persona informo
Ernst August II von Sachsen-Weimar-Eisenach
Naskonomo Ernst August II Konstantin von Sachsen-Weimar-Eisenach
Naskiĝo 2-an de junio 1737 (1737-06-02)
en Vajmaro
Morto 28-an de majo 1758 (1758-05-28) (20-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Historia tombejo en Weimar vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Patro Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) vd
Patrino Sophie Charlotte of Brandenburg-Bayreuth vd
Gefratoj Princess Ernestine of Saxe-Weimar • Bernardina Christina Sophia of Saxe-Weimar-Eisenach • Ernestine Albertine of Saxe-Weimar vd
Edz(in)o Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach vd
Infanoj Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach • Prince Frederick Ferdinand Constantin of Saxe-Weimar-Eisenach vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Duko de Saksio-Vajmaro
Dum 1748-1758
Antaŭulo Ernesto Aŭgusto la 1-a, lia patro
Sekvanto Karlo Aŭgusto, lia filo
Duko de Saksio-Eisenach
Dum 1748-1758
Antaŭulo Ernesto Aŭgusto la 1-a, lia patro
Sekvanto Karlo Aŭgusto, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Konstantino estis la ununura postvivinta filo el la geedzeco de duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kun Sophie Charlotte (Brandenburg-Bayreuth), filino de margrafo Georg Friedrich Karl (Brandenburg-Bayreuth). Lia patro, fortimpresademulo kaj "baroka" suvereno, kiu pro ĉasad-manio ĉefe restadis en Eisenach, apenaŭ zorgis pri sia filo. Sekve Konstantino pasigis la unuajn jarojn sub la flego de kortega marŝalo ĉe Kastelo Belvedere. Edukis lin amplekse la predikisto Bartholomei kaj la forsta sekretario Hindorf.

Li perdis sian patron jam en 1748. Ĉar li ankoraŭ ne pretis ekregadi duko Frederiko la 3-a (Saksio-Gotao-Altenburg) komence transprenis la regan responson. Konstantino venis al la kortego de la duko de Gotao kiu okupiĝis pri profundega klerigo de la junulo. Post kiam la domoj Saksio-Koburgo kaj Saksio-Meiningen protestis ĉe la imperiestro kaj la regna parlamento kontraŭ tiu kuratoreco oni partoprenigis regade en 1750 ankaŭ dukon Franz Josias (Saksio-Koburgo-Saalfeld). La duklandon Vajmaro administris Franz Josias, la ajzenaĥan landeron Frederiko la 3-a. En 1750 en Vajmaro estis instalita ofico de kortega marŝalo.

En 1755 lia imperiestra moŝto deklaris Konstantinon plenjara; en la 29.12.1755 komenciĝis lia memstara regado. Por mallonga tempo ekde 1755 li ĝuis la edukiĝon fare de Johann Poppo von Greiner. Li tamen dum tre mallonga regadotempo nenion eksterordinaran aŭ menciindan faris. Lian edukiston kaj historiiston Heinrich von Bünau li nomumis kanceliero; Bünau fakte en la nomo de la duko plenumis la regadajn aferojn. Nur malmultajn semajnojn post la ekregado la suvereno kaj la kanceliero haste ekvojaĝis por nuptaj aferoj al Braunschweig.

Ĉar Konstantino jam ekde la junaj jaroj malsanis la kortego klopodis tre rapidan edziĝon de li ĉar alikaze la vajmara dinastio estus estingota. Sekve Konstantino nuptis en la 16.3.1756 en Braunschweig Anna Amalia, filino de duko Karlo la 1-a (Braunschweig-Wolfenbüttel) el la familio de la Velfoj. Unu jaron poste la tronheredanto Karlo Aŭgusto naskiĝis. Konstantino havis multajn meritojn koncerne la kultivadon de terpomoj kion li igus ankaŭ finance pli alloga.[1]

En la jaro de la naskiĝo de la tronheredanto mortis la patro post kvarsemajna sufero pro tuberkulozo aŭ kancero.[2] Anna Amalia tiam denove estis graveda tiel ke la dua filo de Konstantino naskiĝis nur post la patra forpaso. Ĉar en la momento de la morto la tronheredanto ankoraŭ ne plenaĝulis lia patrino Anna Amalia feliĉe regadis; ŝi metis la fundamentan ŝtonon je la t.n. Vajmara klasikismo. Tiun ĉi solvon Konstantino ankoraŭ testamente estis proponinta.

Lia sarkofago troviĝas en la Princa kripto de la historia tombejo.

Idoj redakti

Konstantino havis du filojn:

⚭ 1775 princino Luise von Hessen-Darmstadt (1757–1830)

Literaturo redakti

  • Gottfried Albin de Wette: Kurzgefaßte Lebens-Geschichte der Herzöge zu Sachsen, Weimar 1770, p. 553 ss.
  • Ferdinand von Biedenfeld: Ein Tag in Weimar, Jansen Verlag Weimar, 1852, p. 12 (Digitalisat)
  • Joachim Berger: Anna Amalia von Weimar: Eine Biographie, C. H. Beck, München 2006.
  • Sören Schmidtke: Das Testament Ernst August II. Constantins. Ĉe: Wieland-Studien 9 (2015), p. 305–316.

Referencoj redakti

  1. "Die Kartoffel im Herzogtum Sachsen-Weimar"
  2. Carl Eduard Vehse: Geschichte der deutschen Höfe seit der Reformation, Teil 5, Hamburg 1854, p. 55

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ernst August II. (Sachsen-Weimar-Eisenach) en la germana Vikipedio.