Ernesto Laclau

argentina politologo kaj filozofo

Ernesto Laclau [laˈklaŭ] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1935 en Bonaero, mortis la 13-an de aprilo 2014 en Sevilo) estis argentina politika teoriisto kaj filozofo. Li estis pioniro de postmarksista politika teorio. Li estis profesoro en la Universitato de Essex.

Ernesto Laclau
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1935 (1935-10-06)
en Bonaero
Morto 13-an de aprilo 2014 (2014-04-13) (78-jaraĝa)
en Sevilo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj anglahispana
Ŝtataneco ArgentinoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Facultad de Filosofía y Letras de la Universidad de Buenos Aires • Universitato de Essex
Familio
Edz(in)o Chantal Mouffe
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto • sociologo
vdr

Persona vivo redakti

Laclau studis historion en la Universitato de Bonaero ĝis 1969, kiam Eric Hobsbawm helpis lian eniron al Universitato de Oksfordo. En 1977 Laclau doktoriĝis en Essex.

Profesia vivo redakti

La plej konata verko de Laclau estas Hegemony and Socialist Strategy (1985), kiun li verkis kune kun Chantal Mouffe. Ilia postmarksisma pensado ekkreskis dum iliaj aktivaj jaroj en la sociaj kaj studentaj movadoj de la 1960-aj jaroj. Ili malakceptis la ekonomian determinismon de marksismo, same kiel la doktrino, ke la klasbatalo estas la plej klara kontrasto en socio. En moderna socio ili vidas ne tiom la kontrasto inter kapitalo kaj laboro, sed des pli klaran kontraston inter la altklasularo kaj la malaltklasularo. Ili argumentas por radikala demokratio, en kiu oni povas esprimi diversajn kontrastojn.

Verkoj redakti

  • Modos de producción en América Latina (kun Carlos Sempat Assadourian, Ciro Flamarion S. Cardoso, Horacio Ciafardini kaj Juan Carlos Garavaglia) (Siglo, 1973)
  • Tres ensayos sobre América Latina (kun Rodolfo Stavenhagen kaj Ruy Mauro Marini) (Anagrama, 1973)
  • Politics and Ideology in Marxist Theory (NLB, 1977)
  • Política e ideología en la teoría marxista: capitalismo, fascismo, populismo (Siglo, 1978)
  • Hegemony and Socialist Strategy (kun Chantal Mouffe) (Verso, 1985)
  • New Reflections on the Revolution of our Time (Verso, 1990)
  • Debates sobre el estado capitalista (kun Nicos Poulantzas kaj Ralph Miliband) (Imago Mundi, 1991)
  • The Making of Political Identities (redaktoro) (Verso, 1994)
  • Carpani: gráfica política (kun Luis Felipe Noé) (Ayer, 1994)
  • Emancipation(s) (Verso, 1996)
  • Emancipación y diferencia (Ariel, 1996)
  • Desconstrucción y pragmatismo (kun Simon Critchley kaj Jacques Derrida) (Paidós, 1998)
  • Contingency, Hegemony, Universality (kun Judith Butler kaj Slavoj Žižek) (Verso, 2000)
  • Psicoanálisis y filosofía (kun Slavoj Zizek kaj Alain Badiov) (Escuela de la Orientación Lacaniana, 2004)
  • On Populist Reason (Verso, 2005)
  • La Razón Populista (Fondo de Cultura Económica, 2005)
  • Pensar este tiempo (kun Scott Lash kaj Chantal Mouffe) (Paidós, 2005)
  • Debates y combates: Por un nuevo horizonte de la política (Fondo de Cultura Económica, 2008)
  • Elusive Universality (Routledge, 2010)
  • Filosofía para la ciencia y la sociedad: indagaciones en honor a Félix Gustavo Schuster (kun Emilio de Ípola, Bruno Winograd kaj Cecilia Hidalgo) (Fundación CICCUS, 2010)
  • Tres pensamientos políticos (kun Álvaro García Linera kaj Guillermo O'Donnell) (Universidad de Buenos Aires, 2010)
  • Reinventar la izquierda en el siglo XXI (Universidad Nacional de General Sarmiento, 2014)
  • Los fundamentos retóricos de la sociedad (Fondo de Cultura Económica, 2014)