Ernesto de Bavario (Kolonjo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ernesto de Bavario (apartigilo)

Ernesto de Bavario (15541612) de la dinastio Vitelsbaĥoj estis princepiskopo de Freising, Hildesheim, Lieĝo, Monastero, princ-abato de la imperia abatejo Stablo-Malmedy, kaj de 1583 ĝis 1612 princo-elektisto kaj ĉefepiskopo de Kolonjo.

Ernesto de Bavario
Ĉefepiskopo kaj elektoprinco de Kolonjo
Regado 1583–1612
Antaŭulo Gebhardo de Waldburg-Trauchburg
Sekvanto Ferdinando de Bavario (1577–1650), lia nevo
Persona informo
Ernst von Bayern
Naskonomo germane Ernst von Bayern
Naskiĝo 17-an de decembro 1554 (1554-12-17)
en Munkeno
Morto 17-an de februaro 1612 (1612-02-17) (57-jaraĝa)
en Arnsberg
Tombo Katedralo de Kolonjo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Ingolstadt vd
Familio
Familio Vitelsbaĥoj
Dinastio Vitelsbaĥoj vd
Patro Albreĥto la 5-a de Bavario vd
Patrino Anno de Aŭstrio, Dukino de Bavario vd
Gefratoj Princess Maximiliane Maria of Bavaria • Maria Anna of Bavaria • Vilhelmo la 5-a de Bavario • Ferdinando de Bavario vd
Edz(in)o Gertrud von Plettenberg (neoficiale)
Infanoj 2 infanoj
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva en MünsterKolonjo vd
Princepiskopo de Freising
Princepiskopo de Hildesheim
Princepiskopo de Lieĝo
Princabato de Stablo-Malmedy
Princepiskopo de Monastero
Antaŭulo Johano Vilhelmo (Jülich-Kleve-Berg)
Duko de Vestfalio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis elektita en Kolonjo por konservi la katolikecon de Kolonjo kaj eviti ke Kolonjo kaj granda parto de norda Germanio fariĝu protestantaj, post kiam la antaŭa ĉefepiskopo, Gebhardo de Waldburg-Trauchburg, konvertiĝis al protestantismo. Lian elekton tuj konfirmis la papo, malgraŭ la malpermeso de la Koncilio de Trento kontraŭ tia amasigo de ekleziaj postenoj.

Lin postsekvis dum du jarcentoj multaj Vitelsbaĥaj princoj sur la kolonja posteno.