Ernst-Wilhelm Arnoldi

Ernst Wilhelm ARNOLDI (naskiĝinta en la 21-a de majo 1778 en Gotha, mortinta samloke en la 27-a de majo 1841) estis germana asekur- kaj ekonomipolitikisto.

Ernst-Wilhelm Arnoldi
Arnoldi, unu el la plej famaj filoj de Gotha
Arnoldi, unu el la plej famaj filoj de Gotha
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1778 (1778-05-21)
en Gotha
Morto 27-an de majo 1841 (1841-05-27) (63-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Ernst Friedrich Arnoldi
Okupo
Okupo entreprenisto • bankisto
vdr
Memorigtabulo sur lernejo en Gotha.

Vivo redakti

La filo de la komercisto Ernst Friedrich Arnoldi kaj urba konsilisto el Gotha trejnitis en Hamburg de 1794-99 kiel komercisto praktike kaj ĉe J.H. Büsch teorie. Poste li laboris en la patra entrepreno kie li baldaŭ iĝis kompaniano. En 1804 la patro estis fondinta fabrikon de koloroj en Gotha kaj fabrikon de ordinara fajenco en Elgersburg en 1809.

La de Arnoldi fonditaj superregionaj asekurkompanioj pri bruldamaĝoj (1819-21) kaj pri asekuroj pri vivo (1827), ambaŭ bazitaj sur la principo de reciproka subteno, celis ankaŭ la rompon de monopolo de fremdlandaj asekurkompanioj en Germanlando. Tiel ankaŭ la forfluo de kapitalo ekster la landon haltus. La principo de reciprokeco kaj partopreno en la profito permesis krome reduktegi la askurkotizojn.

Diversaj engaĝiĝoj redakti

Arnoldi ankaŭ fondis la Halon de la gildoj (1817) kaj la unuan germanan komercistan lernejon (Gotha, 1818) iĝante pioniro de la fakinstruado komerca en Germanio. Krome li engaĝiĝis por la farado de betsukero kaj igis la germanajn sukerfabrikantojn unuiĝi en 1841 kartele post la troa malaltigo de la dogantarifoj pri sukero en kontrakto kun Nederlando de 1839. Kun Friedrich List li preparis la fondon de la Germana Doganunio. Arnoldi krome ege interesiĝis pri la planoj de List koncerne faradon de turingia fervoja reto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio ĉe NDB.