Ernst Bloch

germana filozofo

Ernst BLOCH (naskiĝinta en la 8-a de julio 1885 en Ludwigshafen, mortinta en la 4-a de aŭgusto 1977 en Tübingen) estis germana filozofo.

Ernst Bloch
Persona informo
Ernst Bloch
Naskiĝo 8-an de julio 1885 (1885-07-08)
en Ludwigshafen
Morto 4-an de aŭgusto 1977 (1977-08-04) (92-jaraĝa)
en Tübingen
Tombo Berg cemetery vd
Religio ateismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de WürzburgMunkena universitato vd
Familio
Edz(in)o Karola Bloch vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • teologo vd
Laborkampo filozofio • utopianism vd
Aktiva en LeipzigTübingen vd
Doktoreca konsilisto Oswald Külpe vd
Verkado
Verkoj Das Prinzip Hoffnung ❦
Ateismo en Kristanismo ❦
The spirit of utopia vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bloch en 1954 en Berlino

Vivo redakti

Trejnado kaj unua ekzilo redakti

La filo de juda fervoja oficisto studis inter 1905 kaj 1908 en Munkeno kaj Würzburg filozofion, fizikon, germanistikon kaj muzikon. Li doktoriĝis en 1908 filozofie kaj laboris inter 1908-14 kiel privata instruisto kaj publicisto en Berlino kaj Heidelberg. Tie li apartenis al la cirkloj de Max Weber. Else von Stritzky li edzinigis en 1913. Du jarojn pli poste li transloĝiĝis al Grünwald apud Munkeno. En kelkaj publikaĵoj li protestis kontraŭ la germana dummilita politiko. En 1917-19 li vivis en Svislando estante pacifismulo. En 1918 aperis lia unua ĉefverko filozofio Geist der Utopie (spirito de utopio) kie li meditis pri socio humanisma.

Reveno en Germanion ĝis 1933 redakti

En 1919/20 li revenis en Germanlandon. Inter 1920-33 li estis publicisto vivante en Berlino, Suda Francio, Italio, Parizo kaj Norda Afriko. Publike li atakis la naziojn.

Lia edzino mortis en 1921. En 1922 li publikigis Thomas Müntzer als Theologe der Revolution. Post la hitleranara potencakiro li perdis la germanan ŝtatanecon kaj elmigris en Svisujon. En 1934 li edziĝis al la juda arkitektino Karola Piotrkowska (1905-1994) kun kiu li havis unu filon. En 1934/35 Bloĉ troviĝis en Parizo dum kio li aniĝis al la cirkloj dadaismaj kreitaj de Hugo Ball kaj partoprenis la Kongreson de la kontraŭfaŝistoj. Inter 1936-38 li estis en Ĉeĥoslovakio kaj redaktoris por la praga porekzilanta gazeto "Die Neue Weltbühne".

Ekzilo redakti

En 1938 li forlasis Eŭropon kaj iris en Usonon, al Novjorko. Tie li restis ĝis 1948 verkante la trivoluman ĉefverkon Das Prinzip Hoffnung. En ĝi li formulis la esperon je mondo kie la fremdigo de la homoj disde la naturo/socio ĉesos. En 1944 fondis li kune kun Alfred Döblin, Bertolt Brecht, Lion Feuchtwanger, John Heartfield kaj Heinrich Mann la germanlingvan Eldonejon Aurora en Novjorko.

Reveno en Eŭropon redakti

En 1948 Bloch ekprofesoris en Lepsiko kaj rifuzis en 1949 veni al la okcidentgermana altlernejo en Frankfurt am Main. En 1951 aperis Subjekt-Objekt. Inter 1953-1956 li eldonis la gazeton "Deutsche Zeitschrift für Philosophie". Tie li ankaŭ kritiketis SED, la komunisman unuecpartion de GDR. Inter 1954-59 aperis Das Prinzip Hoffnung finfine. Li ricevis en 1955 la premion "Nationalpreis der Deutschen Demokratischen Republik (DDR)". Pro kritikego pri doktrina rigidiĝeco de marksismo en GDR kaj pri la reago ŝtata al la Hungara revolucio de 1956 li kontraŭvole emeritiĝis en 1957. Inter 1959-1978 publikigitis ĉiuj verkoj de li en 17 volumoj.

Murokonstruo kaj restado Okcidente redakti

Dum prelegvojaĝo en FRG en 1961 konstruitis la Berlina muro. La geedzparo Bloch decidis ne plu reveni en GDR kaj Ernst Bloch iĝis profesoro en Tübingen. Unu jaron poste li eksmembrigitis ĉe la orientberlina Akademio de la sciencoj. En 1963 aperis Die Tübinger Einleitung in die Philosophie, poste Naturrecht und menschliche Würde. Tie li kombinis la principojn de la juna Karl Marx kun la klerismaj ideoj pri naturleĝaro. En 1964 li honoritis per la Kulturpremio de la Germana sindikataro. Ekde 1966 Bloch eldiris malkaŝe kritikon pri la usona okupado en Vjetnamio. Pro sia filozofiaj konvinkoj kaj politika sinteno li iĝis kune kun Theodor W. Adorno kaj Max Horkheimer centrala figuro idola de la studentaj ribeloj je la fino de la 1960-aj jaroj en Germanio. En 1967 li ricevis la premion "Friedenspreis des Deutschen Buchhandels".

En 1968 aperis Atheismus im Christentum. En 1969 li iĝis honora doktoro ĉe la universitato de Zagrebo. Lia naskiĝurbo Ludwigshafen donis al li la honoran civitanecon en 1970. En 1972 li publikigis Das Materialismusproblem kaj la skribitaĵojn Vom Hasard zur Katastrophe. Politische Aufsätze 1934-39.

En 1975 aperis la kategoria instruado Experimentum Mundi, kiun li ekverkis jam dum la Unua mondmilito. Honoraj doktorecoj sekvis kaj en Parizo kaj en Tübingen. Li iĝis krome honora membro ĉe "Akademie der Künste" kaj ricevis la Sigmund-Freud-premion pri sciencaj prozaĵoj.

Honoroj postmortaj redakti

En 1978 la Socialisma buroo organizis la unuajn Ernst-Bloch-tagojn en Tübingen kaj en 1979 fonditis la Ernst-Bloch-arkivo samloke. Ekde 1984 aljuĝis la urbo Tübingen la "Ernst-Bloch-premion". En 1985 aperis Kampf, nicht Krieg. Politische Schriften 1917-19 kaj fonditis en Nürnberg la societo "Ernst-Bloch-Assoziation". Ludwigshafen ankaŭ komencis aljuĝi Bloch-premion kaj la Eldonejo Suhrkamp fondis eĉ profesorecon universitatan ĉe la universitato tübingen-a. Sekvis la fondo de la societo "Ernst-Bloch-Gesellschaft" en Ludwigshafen. En 1989 iĝis rehabilitigo en GDR.

Verkaro redakti

  • Geist der Utopie (1918) (trans.: The Spirit of Utopia, Stanford, 2000)
  • Thomas Müntzer als Theologe der Revolution (1921) (Thomas Müntzer as Theologian of Revolution)
  • Spuren (1930) (trans.: Traces, Stanford University Press, 2006)
  • Erbschaft dieser Zeit (1935) (Bequest of this Time)
  • Freiheit und Ordnung (1947) (Freedom and Order)
  • Subjekt-Objekt (1949)
  • Christian Thomasius (1949)
  • Avicenna und die aristotelische Linke (1949) (Avicenna and the aristotelian Left)
  • Das Prinzip Hoffnung (3 vols.: 1938–1947) (trans.: The Principle of Hope, MIT Press, 1986)
  • Naturrecht und menschliche Würde (1961) (trans.: Natural Law and Human Dignity, MIT Press 1986)
  • Tübinger Einleitung in die Philosophie (1963) (The Tübingen Introduction in Philosophy)
  • Religion im Erbe (1959-66) (trans.: Man on His Own, Herder and Herder, 1970)
  • Atheismus im Christentum (1968) (trans.: Atheism in Christianity, 1972)
  • Politische Messungen, Pestzeit, Vormärz (1970) (Political Measurements, the Plague, Pre-March)
  • Das Materialismusproblem, seine Geschichte und Substanz (1972) (The Problem of Materialism, Its History and Substance)
  • Experimentum Mundi. Frage, Kategorien des Herausbringens, Praxis (1975) (Experimentum Mundi. Question, Categories of Realization, Praxis)

Eksteraj ligiloj redakti