Ernst Eriksson

sveda politikisto kaj esperantisto

Ernst ERIKSSON, plennome Ernst Gustaf Eugen ERIKSSON (naskiĝis la 10-an de februaro 1881 en Västmanlands län, mortis la 10-an de januaro 1956 en Stokholmo) estis sveda socialdemokrata ana de parlamento, sindikate aktiva fervojoficisto, sindikatestro kaj esperantisto. En la parlamento, li estis nomita Eriksson i Stockholm (Eriksson en Stokholmo).

Ernst Eriksson
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1881 (1881-02-10)
Morto 10-an de januaro 1956 (1956-01-10) (74-jaraĝa)
en paroĥo Kungsholm en Stokholmo
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo
Lingvoj svedaEsperanto
Ŝtataneco Svedio
Subskribo Ernst Eriksson
Okupo
Okupo politikistoesperantisto • kontoristo
vdr

Li plenigis multaj gravaj pozicioj kaj en la politika parto, kaj en la sindikata parto de la laborista movado kaj en la movado pri loĝejaj kooperativoj. Li ankaŭ estis agema esperantisto.

Eriksson laboris en 1901 kiel fervoja stacidoma servisto en Stokholmo kaj en 1917 iĝis unuarangan stacidomkontoriston. 1918–1948 Eriksson estis ano de la malalta ĉambro de la parlamento de Svedio kaj tie delegito de la stokholma urbo. 1937–1951 li estis estrarano de Riksgäldskontoret, la kerna financa administrejo de Svedio. Li estis estrarano de la Sveda Fervojista Sindikato 1904–1944[1].

Dum 40 jaroj li ankaŭ havis aliaj gravajn ŝtatajn kaj mucipajn taskojn, kaj krome li estis granda Esperanto-proponisto. Eriksson estis estrarano de la Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA) kaj aliaj esperantistaj asocioj, kaj laŭ EdE li estis unu el la plej malavaraj subtenantoj de diversaj organizaĵoj.

Eriksson estis esperantisto de 1901. Li kunlaboris al la organo de SLEA, Sveda Laborista Esperantisto, verkis artikolojn, kaj faris paroladojn en la parlamento por Esperanto. Li ankaŭ gvidis la laboron kun la longdaŭra konstanta esperanto-parto de la fervojista gazeto Signalen.[2]

Kun Joĉjo Johansson li tradukis La Laborista Esperantismo de Eŭgeno Lanti al la sveda 1931[3], kaj verkis kun la sama svedlingvan gramatikan parton al lernolibro de Ludwig Puff en 1933[4].

Ernst Eriksson naskiĝis 1881 en Vittinge, Västmanlands län, kaj liaj gepatroj estis la bienulo aŭ etbienulo Erik Johansson kaj Anna Lovisa Schenning. Li edziĝis en 1904 kun Hulda Pettersson, naskiĝita 1883[1]. Li mortis en Stokholmo 1956.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Tidens kalender 1933, almanack och uppslagsbok. Stockholm: Tidens förlag, 1932, p. 122.