Ernst Wilhelm FÖRSTEMANN (naskiĝis la 18-an de septembro 1822 en Dancigo; mortis la 4-an de novembro 1906 en Berlino) estis germana arkivisto, bibliotekisto kaj historiisto.

Ernst Förstemann
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1822 (1822-09-18)
en Gdańsk
Morto 4-an de novembro 1906 (1906-11-04) (84-jaraĝa)
en Charlottenburg
Tombo Luisenfriedhof III vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Familio
Patro Wilhelm August Förstemann vd
Profesio
Okupo bibliotekistoverkistoarkivistohistoriistolingvisto • germanisto • usonisto • folkloristo vd
Laborkampo arkivikobiblioteksciencohistoriogermanistiko • amerikiko • folklorscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ernst Förstemann

Vivo redakti

Ernst Förstemann estis filo de gimnazia instruisto pri matematiko en Dancigo kaj vizitadis la tiean gimnazion ĝis 1840. Ĝis 1844 li studis komparan lingvistikon ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino kaj promociis en la sama jaro en Halle. De 1845 ĝis 1851 li estis instruisto en gimnazio de Dancigo kaj poste transloĝiĝis al Wernigerode, kie li laboris kiel instruisto kaj samtempe kiel arkivisto kaj bibliotekisto por la grafo Stolberg. En 1865 li ekestris la reĝan bibliotekon en Dresdeno kaj en 1887 la privatan bibliotekon de Vilhelmo la 1-a. Poste li same estris la bibliotekon de Frederiko la 3-a.

En decembro 1898 Ernst Förstemann emeritiĝis kaj ekloĝis en Berlino, kie li mortis 84-jara.

Verkoj (elektitaj) redakti

  • Altdeutsches Namenbuch, 2 Bde., 1856/59
  • Über die Gräflich Stolbergische Bibliothek zu Wernigerode, 1866
  • Mitteilungen der königlichen öffentlichen Bibliothek zu Dresden, 1866 ff.
  • Geschichte des deutschen Sprachstammes, 2 Bde. 1874/75 (Nachdruck 1966)
  • Zur Entzifferung der Mayahandschriften, 7 Bde. 1887/98
  • Zur Geschichte der Bücher-Sammlungen in der Grafschaft Wernigerode bis zum Dreißigjährigen Kriege, insbesondere der Sammlung Graf Wolfgang Ernst zu Stolberg (angelegt von etwa 1569-1606)., o. J. (manuskripto)