Ernst Friedrich von Schlotheim

Ernst Friedrich von SCHLOTHEIM (naskiĝinta en la 2-a de aprilo 1764 en Ebeleben-Allmenhausen, mortinta en la 28-a de marto 1832 en Gotha) estis germana geologo kaj paleobotanikisto.

Ernst Friedrich von Schlotheim
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1764 (1764-04-02)
en Allmenhausen
Morto 28-an de marto 1832 (1832-03-28) (67-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Schwarzburg-Sondershausen
Alma mater ErnestinumUniversitato de GöttingenTechnische Universität Bergakademie Freiberg
Okupo
Okupo botanikisto • paleontologo • geologopolitikisto
vdr

Vivo redakti

Post privata instruado Schlotheim frekventis de 1779-82 la gimnazion Ernestinum (Gotha). Poste li studis juron en Göttingen kaj aŭdis natursciencajn prelegojn de Johann Friedrich Blumenbach (1752–1840) kolektante fosiliojn.

Ekde 1791 Schlotheim laboris por la ŝtato Gotha kaj studis en 1791/92 ĉe la Porminista akademio en Freiberg (Saksio). Li vizitis minejojn kaj metiejojn, i.a. en 1792 en la harca regiono, en 1793 en la mezgermana kuproskista regiono. Krom la minaĵoj Schlotheim responsis ankaŭ por la muzeoj, la duka biblioteko kaj la monerkolektoj. Ekde 1805 li estis Reganta konsilisto, ekde 1817 prezidanto de la Ĉambra kolegiaro en Gotha kaj nomumitis en 1828 Supera administradĉefo (Oberhofmarschall). La saman jaron li evis ekretiriĝi pro apopleksio.

Graveco redakti

Konsideratas Schlotheim kvazaŭ fondinto de paleobotaniko. La riĉaj fosilitrovejoj de Turingio (ekz. apud Bilzingsleben) formis la bazon pro liaj privataj esploroj. Unue li okupiĝis pri la fosiliaj kreskaĵoj el la stratumoj de ruĝaj permiaj sabloŝtonoj kiuj ekalireblis danke al la ekspluato de ŝtonkarbo apud Ilmenau-Manebach. Baldaŭ Schlotheim ekkolektis multe da animalaj fosilioj, aparte el konkokalko. El tiaj fosilioj (je la fino ĝi ampleksis 1741 speciojn: ĝin akiris la prusia Ŝtato en 1832 por elmontrado en Berlino) li faris diversajn konkludojn sed restis tre singarda konsciante la tiutempe ankoraŭ tre malgrandajn konojn.

Schlotheim nomis (seninterrompe ekde 1820) fosiliojn de formortintaj specioj bestaj kaj kreskaĵaj laŭ la sistemo de Karolo Lineo. La plej elstara faro de li estis la malkovro de la konekto inter fosilioj kaj iliaj ekzisto en certaj stratrumoj. Tion observis, nedepende de Schlotheim, ankaŭ William Smith kiu ĉ. 1816 evoluigis la t.n. ĉeffosilimetodon. Ekkoninte ke samtempaj stratumoj estas parte fosiliriĉaj parte senfosiliaj Schlotheim antaŭprenis la fakterminon facies.

El la karakterizaĵoj de la plantofosilioj Schlotheim deduktis iaman pli varman klimaton kaj sekve iliajn vivkondiĉojn. Schlotheim ne ŝatis la siatempe regantan katastrofan teorion de Georges Cuvier kaj proponis eblan transformon de iamaj specioj en modernajn. En 1804 li nomis "eksspeciigitaj" kelkajn modernajn kontraŭe al la fosiliaj specoj En 1820 li pensis ke kelkaj pro la longa tempo klimate kaj alie tiom estus modifitaj ke en ili ne plu rekonatus la prapatraj specioj. En tio oni povus vidi la ideon de evoluo kaj de specia konstruo. De kelkaj Schlotheim taksas kvazaŭ antaŭulo de darvinismo. Sed oni devas scii ke jam antaŭ 1860 estus konata la fakto pri restrukturoj ene de unu specio. Tion verŝajne oni ne rajtas egaligi al evolua teorio validanta por ĉiuj organismoj.

Honoroj kaj membreco redakti

  • membro de la Akademio Leopoldina en Halle (Saale), 1823
  • honora membro de la berlina Akademie der Wissenschaften", 1827
  • membro de la Iluminatoj

Verkoj (elekto) redakti

  • Beschreibung merkwürdiger Kräuter-Abdrücke u. Pflanzen-Versteinerungen, Ein Btr. z. Flora d. Vorwelt, 1804
  • Btrr. z. Naturgesch. d. Versteinerungen in geognost. Hinsicht, in: Tb. f. d. ges. Mineralogie 7, 1813 *Die Petrefactenkunde auf d. jetzigen Standpunkte, 1820.

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio ĉe NDB