Ernst Lossa

germana knabo, viktimo de la nazia eŭgenika murdado

Ernst LOSSA (naskiĝinta la 1-an de novembro, 1929 en Aŭgsburgo, mortinta la 9-an de aŭgusto 1944 en Irsee) estis jeniŝa junulo, viktimo de sistema murdo de homoj kun fizikaj, mensaj kaj emociaj handikapoj dum naciisma periodo en Germanio.

Ernst Lossa

Ernst Lossa en aprilo 1942 ĉe la registrado de la malsanulejo kaj prizorgejo Kaufbeuren
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1929 (1929-11-01)
en Aŭgsburgo
Morto 9-an de aŭgusto 1944 (1944-08-09) (14-jaraĝa)
en Abatejo Irsee
Mortokialo mortiga injekcio
Loĝloko Irsee
Ŝtataneco Germana Regno
Memorigilo Ernst Lossa
Okupo
Okupo viktimo
vdr

Biografio redakti

La sorto de Ernst Lossa estis la plej intense priesplorita mortigo far de la nazia sistemo enkadre de programo kun la cinika titolo "eŭtanazio" kaj la kodnomo "Aktion T4" dum kiu estis murditaj pli ol 216,000 personoj. La postmilita usona administrado uzis la detalojn en juĝadoj kontraŭ la respondecaj burokratoj kaj kuracistoj.
Post la milito la nova direktoro de la psikiatra malsanulejo en Kaufbeuern p-ro Michael von Cranach dediĉis siajn studojn kaj al la historio de la malsanulejo kaj al la vivo de Ernnst Lossa kaj longjare prelegis pri tio.
Aŭgsburga ĵurnalisto Robert Domes esploris la vivon de la junulo, kontaktis gefamilianojn kaj verkis novelon el la perspektivo de Ernst Lossa nomata "Nebel im August ("Nebulo en aŭgusto") kiu aperis 2008 kaj kiu estas la elirpunkto por la germana filmo "Nebel im August" (2016). La novelo estas tradukita en la francan, nederlandan kaj portugalan lingvojn.
En Aŭgsburgo jam 2008 strato estis nomata laŭ Ernst Lossa. En la monaĥejo Irsee, Irsee, la Kleriga Cento Irsee organizas ĉiujare memortagon okaze de la naskiĝtago de Ernst Lossa, la 1-an de aŭgusto[1] Arkivigite je 2019-08-28 per la retarkivo Wayback Machine.

Literaturo redakti

  • Michael von Cranach: Die Psychiatrie in der Zeit des Nationalsozialismus. Schwabenakademie, Irsee 1990.
  • Gernot Römer: Für die Vergessenen. KZ-Außenlager in Schwaben – Schwaben in Konzentrationslagern. Wißner-Verlag, Augsburg 1996, ISBN 3-89639-047-3. (S. 18–32: „Die grauen Busse in Schwaben“)

Eksteraj ligiloj redakti